Historio de komunismo

La vortoj komunismo kaj komunisto ekzistas jam de longa tempo. Multaj nomis sin komunistoj, kiel honoriga titolo. Multaj aliaj estis nomataj komunistoj kiel riproĉo, kiel malhonoriga titolo. Mi ne parolos pri ĉiuj komunismoj, kaj eĉ ne de unu komunismo mi rakontos la tutan historion.

En espereble ne pli ol du horoj, mi rakontos nur kelkajn fadenojn de la historio de komunismo en Okcidenta Eŭropo kaj Rusio.

Filozofia bazo

Georg Wilhelm Friedrich Hegel

Mi komencos mian historion en 1789, per la tiam 19-jara Hegel. Li studis filozofion kaj teologion en Tübingen. Aŭdante pri la Franca Revolucio, li tuj simpatiis por ĝi. Post la studoj, li ellaboris sian propran filozofion, konforme al tiu simpatio.

Laŭ Hegel, la historio estas daŭra serĉado de vero. Ĉiam denove ideoj, kiujn li nomas tezoj, estigas po sian propran kontraŭideon, la antitezon, kiu ne vere diras la malon, sed tamen iel kontraŭdiras la tezon. El interago de tezo kaj antitezo, oni atingas pli altan veron, la sintezon. La sintezo mem estas nova tezo, kaj ĝi estigas sian antitezon, k.t.p. La fina celo estas absoluta vero.

Sed ĉu absoluta vero ekzistas? Ni diru, ke Hegel parolas kiel ŝipestro kiu diras: ni devas atingi tiun lumturon. Li ne vere volas eniri la lumturon, sed li volas atingi la havenon indikitan de la lumturo. Kaj tiu haveno ne estas lia fina celo: poste venos aliaj. Absoluta vero estas nur maniero por diri: ĉiam ekzistos io pli bona, pli vera.

Hegel mortis en 1831. Ĉe la fino de lia vivo, grupo de filozofoj nomis sin "junaj hegelanoj". Ili volis pluevoluigi la filozofion de Hegel kadre de nova revolucia periodo kun la revolucioj de 1830. Unu el tiuj junaj hegelanoj estis Ludwig Feuerbach, kiu poste influis la junan Karl Marx.

Karl Marx

La filozofio de Marx reprenis elementojn de Hegel kaj de Feuerbach. De Hegel li reprenis la dialektikon: la ideo ke ekzistas historio. La mondo daŭre ŝanĝiĝas, kaj ĉiu solvo estigas novan problemon, sed je pli alta nivelo. De Feuerbach li reprenis la materialismon: la mondo estas materio: ĝi estas videbla, tuŝebla, gustebla. La hegelaj tezo kaj antitezo estas ideoj. Por Marx konfliktoj ne estas inter ideoj, sed inter interesoj. Por pensi, oni devas vivi, kaj por vivi, oni bezonas manĝaĵon kaj trinkaĵon.

Friedrich Engels

En 1844, Marx estis 26-jara, kiam li konatiĝis en Parizo kun la 24-jara Friedrich Engels. Engels estis filo de germana industriisto kiu posedis kelkajn teksejojn en Germanio, kaj unu en Manchester, Anglio. Antaŭ lia renkonto kun Marx, li jam dum kelkaj jaroj estis laborinta kiel subestro de la fabriko en Anglio. Tie lin frapis la kontrasto inter la kvanto da riĉaĵoj farataj en fabrikoj kaj la malriĉeco de la farantoj. Laŭ li, tiu kontrasto ne estos longe tenebla.

Estas Engels kiu donis lumturon al la teorio de Marx. Laŭ li, la ĉefa klaso en la tuja estonto estos tiu de fabrikaj laboristoj: ili prenos la povon kaj transformos la fabrikojn al komuna havaĵo de ĉiuj kiuj funkciigas ilin. El tio sekvos senklasa socio: ĉiuj havos komunajn interesojn.

Komunista manifesto

En 1847 estis fondita en Londono la Ligo de Komunistoj, kaj ĝi donis al Marx kaj Engels la taskon skribi ĝian programon. Tiu programo aperis en februaro de 1848, kun la titolo "Manifesto de la Komunista Partio". Ĝi nun estas konata kiel "Komunista manifesto".

Estas malgranda broŝuro (32-paĝa), sed kelkaj frazoj el ĝi estas ĝenerale konataj. Certe la lasta frazo: Proletoj el ĉiuj landoj, unuiĝu!. Kaj la unua frazo: Fantomo hantas en Eŭropo - la fantomo de komunismo. Iom stranga frazo, sen la kunteksto, sed ĝi estas atentokaptilo: ĉiuj potenculoj avertas kontraŭ komunismo; nur la komunistoj mem ankoraŭ diris nenion; do, jen nia programo...

Ankaŭ konata, almenaŭ de kelkaj profesoroj pri ekonomio kaj sociologio, estas la fakto ke la komunista manifesto komenciĝas per laŭdokanto al kapitalismo. Eble Marx mem ne vidis ĝin tiel, sed la aserto estas pravigebla.

Marx priskribas la kapitalismon kiel frukto de natura evoluo de antaŭaj socioj. Tial estas tute senutile detrui maŝinojn kiuj forprenas laborlokojn, aŭ trarompi monopolojn, malpermesi fabrikojn tro grandajn. Ĉio tio estus nur paŝoj malantaŭen al socio kiu naskis kapitalismon, kaj ĉiam renaskos ĝin. Se vi vere volas liberiĝi de kapitalismo, tiam iru ne malantaŭen, sed antaŭen, preter kapitalismo. Ekzemple pri fabrikoj: komuna laboro estas neevitebla progreso, sed ĉe komuna laboro, ankaŭ la profito estu komuna.

Internacia Asocio de Laboristoj

La Ligo de Komunistoj ekzistis nur kvin jarojn, ĝis 1852. En 1864 oni fondis la Internacian Asocion de Laboristoj, nun konata kiel la Unua Internacia, kiu ekzistis ĝis 1876. En 1889, post la morto de Marx, Engels partoprenis en la fondo de la Dua Internacia. Tiu ekzistos ĝis 1914.

La Komunumo de Parizo

Estas unu okazaĵo kiun mi devas rakonti el la tempo de la Unua Internacia.

En 1870, Napoleono la tria, franca imperiestro, atakis Germanion. Germanio kontraŭatakis, okupis la tutan nordon de Francio, kaj kaptis la imperiestron. Adolphe Thiers, politikisto de antaŭ la imperio, organizis la armadon de Parizo, ŝajne por defendi la urbon kontraŭ Germanio, sed fakte nur por akceptigi sin kiel ĉefministro de nova respubliko. Kiam tiu celo estis atingita, li volis senarmigi la parizanojn. La 18-an de marto 1871, li provis preni la kanonojn de Montmartre, sed ne sukcesis. Li devis forfuĝi al Versailles.

La restintoj nomis sin Komunumo de Parizo, laŭ Komunumo kiu ekzistis en 1792, dum la Franca Revolucio. Dum du monatoj la Komunumo estis sendependa, sed izolita de cetera Francio.

La Komunumo enkondukis kelkajn novaĵojn kiuj ekster Parizo revigis multajn, kaj abomenis aliajn:

Fine de majo, la registaro de Versailles obtenis plifortiĝon, kaj dum "Sanga Semajno" (de la 21a ĝis la 28a de majo) ĝi konkeris Parizon. 7000 parizanoj estis mortigitaj, kontraŭ nur 900 versajlanoj. Plej multaj el la 7000 ne mortis dum batalo, sed estis murditaj. Kiam kvartalo estis konkerita, oni kunigis la enloĝantojn, kaj oficiro indikis tiun, tiun, tiun.

Nome de la Unua Internacia, Marx analizis la fortojn kaj malfortojn de la Pariza Komunumo, en libro pri "La civila milito en Francio". Lenin poste grandparte reprenos tiun analizon en "Ŝtato kaj revolucio". Aliaj faris aliajn analizojn. La Komunumo estas ankoraŭ pristudata. Sed krom al analizoj, ĝi ankaŭ inspiris al entuziasmo. Estas kiel ĉe infano kiu lernas marŝi. Ĝi falis kaj ankoraŭ falos, sed ni jam vidas la estontan sukceson.

La Internacio (kanto)

Eugène Pottier estis membro de la konsilio de la Komunumo. Post la sanga semajno li restis ankoraŭ du monatojn kaŝita en Parizo. Estas tiam ke li verkis poemon kiu priskribas la revon kiun vekis la Komunumo. Ĝi estis publikigita nur 16 jarojn poste, en 1887. Ĝi aperis en kantaro, kiel alternativa teksto por konata melodio ...(Mi kantas Debout les damnés de la terre laŭ la melodio de La Marseillaise)...

La sekvantan jaron, ĥoro en Lille kantis la saman tekston laŭ nova melodio, farita de Pierre De Geyter. ...(Mi distribuas la tekston de la internacio kaj aŭdigas kantatan version)...

Leviĝu, en mizer' dronanta,
Sklavar' malsata de la ter'!
Raci' nin vokas indignanta
Al mortbatalo pro l' liber'.
Malnovan mondon ni detruos
Ĝis fundament' de l' tirani'
Kaj nian novan ni konstruos:
Ne nuloj - ĉio estu ni!

Por finlukto socia
Ni grupiĝu en rond',
Kaj la Internacia
Triumfos en tutmond'!
Por finlukto socia
Ni grupiĝu en rond',
Kaj la Internacia
Triumfos en tutmond'!

Rusa Revolucio

Kongreso en Bruselo kaj Londono

En 1902 oni ankoraŭ ne subaŭskultis persatelitajn konferencojn. Sed kunlaboro inter sekretaj servoj ja ekzistis.

La Socialdemokrata Partio de Rusio kunvenis en Bruselon, estis elpelita el la lando, kaj daŭrigis sian laboron en Londono.

Fine de la deknaŭa jarcento, marksismo atingis Rusion. Laboristoj komencis organiziĝi, kaj en 1902 okazis en Bruselo kaj Londono la fonda kongreso de la Socialdemokrata Partio de Rusio. Retrorigarde, la kongreso kunigis du grupojn kun tre malsamaj celoj. Unuflanke la bolŝevikoj, kies ĉefa voĉo estis Lenin. "Большевик" povas kompreniĝi kiel "plimultano", kaj ili estis plimultaj en la kongreso. La bolŝevikoj volis detrui kapitalismon. La menŝevikoj aŭ malplimultanoj, volis antaŭenigi kapitalismon, sed tiel ke la laboristoj akceptu ĝin.

La du grupoj restis formale unu partio ĝis 1912. Poste ili fondis po sian partion.

Dum tiuj dek jaroj okazis la revolucio de 1905 - 1907.

La revolucio de 1905

Kiel komenca dato de la revolucio de 1905 oni ĝenerale mencias la 9-an de januaro laŭ la rusa kalendaro (parolante pri rusio, mi ĉiam uzos la rusan kalendaron, kiu ĝis la jaro 1917 estis la julia kalendaro). En rusa historio la tago estas konata kiel "Sanga Dimanĉo". Tiun tagon, ĉirkaŭ 150.000 personoj iris en procesio tra Peterburgo, kondukataj de ortodoksa pastro, kaj portantaj portretojn de la caro, ikonojn kaj ekleziajn flagojn. Ili volis doni petskribon al la caro, kaj informi lin pri la mizero de la popolo. Sed anstataŭ la caron, ili renkontis la armeon. Oficiale tiu mortpafis 130 personojn, sed laŭ eksterlandaj ĵurnalistoj estis almenaŭ 4.600.

La sekvan tagon, komenciĝis striko de 100.000 laboristoj en Peterburgo, kaj antaŭ la fino de januaro jam 400.000 fabrik- kaj terlaboristoj en la okcidentaj regionoj de la imperio strikis kontraŭ la caro. En Peterburgo, oni kreis soveton por solvi problemojn rilate al la financa subteno de strikantoj (la rusa vorto совет signifas konsilio).

En la armeo kaj la floto okazis 400 ribeloj en la jaroj 1905 kaj 1906. La unua kaj plej konata estas tiu de la kirasa krozoŝipo Potjomkin en junio de 1905.

Kampuloj rifuzis pagi farmopagon al la bienuloj. Ili rikoltis sur la teroj de bienuloj fojnon por sia propra uzo. Domoj de bienuloj estis prirabitaj kaj incendiitaj. En kelkaj lokoj kampuloj proklamis lokajn respublikojn.

La kulmino de la revolucio estis granda striko en Moskvo fine de 1905, sekvata de provo konkeri la urbon. Kiam tiu insurekcio estis subpremita, la revolucio iĝis malpli forta, sed tamen pludaŭris pliajn du jarojn. Ĝi eĉ pliampleksiĝis en 1906: ĝi antingis novajn regionojn. Tio gravas por la revolucio de 1917: la revolucio de 1905 estis komuna sperto de ĉiuj enloĝantoj de la imperio.

La revolucioj de 1917

En 1914, Rusio partoprenis al la unua mondmilito je la flanko de Britio kaj Francio. La bolŝevikoj tuj kontraŭis tiun militon. Ili diris al la soldatoj: ne batalu kontraŭ viaj kolegoj, sed provu kunfratiĝi. Estis propagando sen tuja efiko, sed la temo de paco sen konkeroj nek rekompensoj estos centra temo dum la eventoj de 1917.

Estas la milito kiu kondukis al la dua revolucio: la du milionoj da mortintoj, la ne tro sukcesa evoluo ĉe la fronto, kaj la manko de vivaĵoj dum la vintro de 1916-17.

Pluraj eventoj dum la jaro 1917 estas konataj per nomo kiu entenas monaton. La Aprilaj Tezoj estis publikigitaj en aprilo, la Junia Ofensivo komenciĝis en junio, kaj la Juliaj Tagoj okazis en julio. Sed laŭ nia kalendaro, la du ĉefaj eventoj, la Februara Revolucio okazis en marto, kaj la Oktobra Revolucio en novembro. Estas tial ke mi preferas uzi la rusan kalendaron por mia rakonto. Cetere, ekde la jaro 1918 oni ĉiam festis la Oktobran Revolucion la 7-an de novembro (memore al la 25-a de oktobro de la antaŭa jaro).

Februaro

La Februara Revolucio komenciĝis jaŭde la 23-an de februaro en Petrograd (nova ne germana nomo de Sankt-Peterburg). Okaze de la internacia virina tago, la virinoj de du fabrikoj strikis, kaj ĉar ili volis manifestacii, ili strikigis ankaŭ trian, pli grandan fabrikon. Tie laboris nur viroj, sed tio ne gravis. La manifestacio estis por pano.

Dum la manifestacio, io ŝanĝiĝis psikologie. Eble estis la nombro de manifestaciantoj, eble la batalpreta etoso, eble la fakto ke tra fenestro de malsanulejo, kelkaj soldatoj svingsalutis. Kial ajn, la sekvantajn tagojn, oni denove strikis kaj manifestaciis, ĉiam pli multnombre, kaj la ĉefaj sloganoj estis kontraŭ la milito kaj kontraŭ la caro. Dimanĉe oni ne kunvenis antaŭ la fabrikojn, sed ja manifestaciis.

Lunde la 27-an, la armeo devis haltigi la movadon per sangobano. La oficiroj estis pretaj: revolveron en la mano, por mortpafi la plej heziteman soldaton. Sed ili mem estis mortigitaj, kaj en la tuta urbo laboristoj kaj soldatoj agadis kune. Kelkaj el tiuj miksitaj grupoj detruis policejojn, aliaj okupis strategiajn lokojn.

Tiun tagon en Petrogrado, tiun semajnon en ĉiuj aliaj urboj, la cara povo forvaporiĝis. Ĉie oni kreis sovetojn de laboristoj kaj soldatoj. Ĵaŭde la 2-an de marto, Nikolao la dua abdikis, kaj provizora registaro formiĝis. Ĝi estis dominata de liberala, kapitalista partio, sed tamen subtenata de la sovetoj, kies ĉefaj partioj estis la menŝevikoj kaj similcela partio pli konata de kampuloj kaj soldatoj, la social-revoluciuloj.

Sed la registaro ne havis ĉiun povon. La 8-hora labortago estis enkondukita ne leĝe, sed fakte. Kaj la nova regularo por la armeo, laŭ kiu oficiroj ĉiam devas montri respekton al la soldatoj, ja estis akceptita de la registaro, sed kontraŭvole.

De februaro al oktobro

En aprilo Lenin revenis el Svisio. Alveninte en Petrogradon, li tuj lanĉis la programon realigendan dum la venontaj monatoj:

En majo, Trocki, kiu en 1905 estis prezidanto de la peterburga soveto, venis el Usono. En la kongreso de 1902, li voĉdonis kun la malplimulto. Poste, li provis unuigi bolŝevikojn kaj menŝevikojn. Sed en 1917, li konsentis pri la programo de Lenin, kaj kondukis sian tutan grupon de Interregionaj Socialdemokratoj al membriĝo de la bolŝevika partio.

En junio, la provizora registaro, kiu intertempe estis plifortigita per la partopreno de menŝevikoj kaj socialrevoluciuloj, lanĉis ofensivon por konkeri la markolojn inter Mediteraneo kaj Nigra Maro. Kompreneble, ĝi fiaskis. La bolŝevikoj estis akuzitaj pro la fiasko, ilia presejo detruita, la ĉefaj responsuloj arestitaj. Ili restos en prizono ĝis komence de septembro. Lenin, kiu fuĝis, restos kaŝita ĝis fine de oktobro. Dum tri semajnoj en julio, la partio iom malkreskis, kaj perdis subtenon. Sed la akuzoj, pri germana mono, estis tiom klare mensogaj, ke ili turnis sin kontraŭ la akuzantoj. Ekde aŭgusto, la influo de la bolŝevikoj denove kreskis.

Fine de aŭgusto la generalo Kornilov organizis armeon por ataki Petrogradon. Li volis ekstermi la sovetojn kaj instali personan diktaturon, kaj estis subtenata de la aliancanoj, de la enlanda gazetaro (krom kelkaj partiaj gazetoj, malfacile troveblaj), de la liberala kaj de ĉiuj caristaj partioj. La defendo de la ĉefurbo estis ĝenerala ripeto por la venonta revolucio. Laboristoj estis armitaj, kaj spertaj soldatoj trejnis ilin. Telegramoj inter generaloj atingis pli frue la defendan komitaton ol la generalojn mem. Trajnoj kiuj transportis la atakontojn estis devojigitaj kaj haltigitaj. Propagandistoj kontaktis la soldatojn por ekspliki kio okazis en la ĉefurbo. Kaj kvankam la soldatoj estis bone selektitaj por la atako, ili rifuzis batali.

Oktobro

En septembro, la bolŝevikoj obtenis la plimulton en la sovetoj de Moskvo, de Petrogrado, kaj en plej multaj aliaj sovetoj de laboristoj kaj soldatoj.

La kampulaj sovetoj restis, laŭ konsisto, tute ne bolŝevikaj. Sed en septembro kaj oktobro ili komencis ribelon kontraŭ la bienuloj, kiun nur la bolŝevikoj plene subtenis.

El Germanio venis informoj pri ribelo en la floto dum la pasinta somero. Tio esperigis pri venonta revolucio en Germanio.

Kial ne ministroj?

La sovetoj ne povis simple repreni la ekzistantajn ministeriojn. Tial ili faris komisiojn por pristudi kiel organizi la diversajn taskojn.

La prezidantojn de tiuj popolaj komisioj, ili nomis popolaj komisaroj.

La 25-an de oktobro la laboristaj kaj soldataj sovetoj devis kunveni en tutlandan kongreson. En la tagoj antaŭ la 25-a, laboristoj, soldatoj kaj matrosoj, kondukataj de la Milita Revolucia Komitato de la Petrograda Soveto, kies prezidanto estis Trocki, okupis ĉiujn gravajn punktojn de la urbo: fervojoj, pontoj, poŝto, telegrafo, centra banko... La 25-an matene, ili atakis la vintran palacon, la sidejon de la provizora registaro. La kongreso kunvenis, kaj aŭdis ke ĝi regas la landon. La kongreso elektis novan registaron, nomatan Konsilio de Popolaj Komisaroj. Lenin estis prezidanto de la konsilio, Trocki komisaro pri eksterlandaj aferoj.

Tri semajnojn poste, la 16-an de novembro, la kongreso de kampulaj sovetoj decidis unuiĝi kun la laboristaj kaj soldataj sovetoj, kaj rekoni la popolajn komisarojn.

Paco kaj civila milito

En decembro oni konkludis armisticon de tri monatoj kun Germanio. Sed revolucio en Germanio ne venis, la imperiestro sentis sin denove pli forta, kaj en marto li atakis kaj devigis la sovetojn akcepti tre malavantaĝan pacon en Brest-Litovsk. Kompreneble, la antaŭaj aliancanoj tuj poste deklaris militon al la sovetoj, sed iliaj trupoj estis ligitaj ĝis fine de la jaro 1918. La cara armeo bezonis tempon por reorganiziĝi, ĉar preskaŭ ĉiuj soldatoj subtenis la sovetojn. Tiel, la neevitebla civila milito komenciĝis nur en la dua duono de 1918. Intertempe, la sovetoj jam kontrolis la landon.

La civila milito estis komplika: diversaj landoj intervenis (Francio, Britio, Usono, Japanio, eĉ denove Germanio, kaj Polio, lando kiu iĝis sendependa pro la paco de Brest-Litovsk), kaj ili subtenis diversajn blankajn armeojn (blankaj kiel simbolo de carismo). La ruĝuloj translokigis sian ĉefurbon al Moskvo, centro de stelforma fervojreto. Kaj Trocki organizis la Ruĝan Armeon.

Granda problemo por Trocki estis la manko de bonaj oficiroj. La ruĝa armeo ĉiumomente disponis pri dekfoje la nombro de soldatoj de la blankuloj, sed plej multaj kapabligitaj oficiroj subtenis la blankulojn. Kaj tiuj kiuj tamen volontulis por la ruĝa armeo, ne estis fidataj de la soldatoj, pro timo de trojaj ĉevaloj: al oficiro estas facile manovri sian armeon al senelira situacio.

Trocki akceptis ĉiun oficiron kiu volontulis, sed apud ĉiu oficiro li metis politikan komisaron, personon fidatan de la soldatoj. Kaj al la soldatoj li diris: vi obeu al ĉiu ordono donita de la oficiro kaj komisaro kunaj. Tio sufiĉis por fortimigi trojajn ĉevalojn, kaj cetere la sistemo funkciis glate. Ĝi ne kaŭzis troan tempoperdon.

La civila milito daŭris pli-malpli tri jarojn: meze de 1921 oni povis diri ke almenaŭ provizore la revolucio venkis. La bolŝevikoj tiam rekonsideris la situacion.

Post la civila milito

La lando estis regata de sovetoj. Laborejaj kaj lokaj sovetoj decidis pri lokaj aferoj kaj sendis reprezentantojn al regionaj kaj landaj sovetoj. Kio restis el la antaŭa imperio nun konsistis el kvar landoj, kvar sovetaj respublikoj: Rusio, Belorusio, Ukrainio, kaj Transkaŭkazio. En 1922 tiuj kvar landoj fondis la Union de Sovetaj Socialistaj Respublikoj. Ĝi estos regata de unu supera soveto, sed ĉiu soveta respubliko gardos ĉiumomente la rajton memdecide forlasi la union.

Samtempe oni povas diri ke la tuta lando estis regata de unu partio. En 1918, la "Socialdemokrata Partio (bolŝevikoj)" ŝanĝis sian nomon al "Komunista Partio (bolŝevikoj)", ĉar ĝi ne volis havi la saman nomon kiel partioj kiuj subtenis la militon. Tiu partio nun regis. Plej multaj sovetoj estis gvidataj de komunistoj. Dum la civila milito, ĉiuj aliaj partioj estis, unu post la alia, malpermesitaj pro helpo al la malamiko. Kaj senpartiaj sovetoj ja ekzistis, sed pli ol aliaj, ili faris erarojn, kiuj ebligis al la blankuloj elimini ilin. La bolŝevikoj konsideris kiel sia devo gvidi la tutan landon. La pluekzisto de la soveta sistemo dependis de tio.

Sed la Komunista Partio ne havis sufiĉe da membroj por ĉie ĉeesti. Ĝi devis forte kreski. En 1921, ĝi havis trioble pli da membroj ol en aŭgusto de 1917, eĉ 16-oble se ni komparu kun februaro. Kaj reganta partio altiras aliajn membrojn ol klandestina opozicia partio. Jen danĝero, kaj oni konsciis pri tio.

En 1921 oni unufoje purigis la partion: en publikaj kunsidoj oni eligis 25 % de la membroj. Ekde 1922 oni uzis sistemon de daŭra purigo. La sistemo ne tuj havis nomon: ĝi ricevos sian nomon nur okdek jarojn poste. En 2002 oni enkondukis en la federaciajn servojn de Belgio la nomumon kaj promociigon laŭ objektivaj kriterioj. Ekde tiam ĉiu ĉefo rajtas preni tiujn kiuj objektive plej plaĉas al li. Same faris la bolŝevikoj. La sekretarioj de la partio, personoj kiuj tenis membrolistojn, devis iam kaj tiam relegi la listojn, kaj forstreki tiujn kiuj objektive ne meritas esti membroj. Por supervidi tiun gravan laboron, oni enkondukis la funkcion de ĝenerala sekretario, kaj donis ĝin al la ĉefredaktoro de la partia gazeto, Stalin.

Stalin

Stalin estis eksseminaristo, ortodoksa, ne katolika, sed li sciis ke kiu eniris la Sikstan Kapelon kiel estonta papo, eliros el ĝi kiel kardinalo.

Post la morto de Lenin, en 1924, Trocki diris ke la partio bezonas anstataŭanton de Lenin. Stalin tuj diris ne: li defendis grupajn decidojn, certe en la estraro, ĉar ankaŭ Lenin ĉiam agis tiel: plej ofte oni sekvis la proponojn de Lenin, sed ne ĉiam, kaj Lenin ĉiam akceptis la decidojn de la plimulto. Kaj Stalin voĉdonis kun la plimulto por eligi Trocki el la estraro. Poste, li voĉdonis kun la plimulto por eligi Zinovjev kaj Kamenev, poste Buĥarin kaj Rikov, kaj en 1928 la tuta estraro konsistis el Stalin kaj cetere nur objektive selektitaj novuloj.

Ekde tiam, ne subite, sed iom post iom, Stalin faris ĉiujn gravajn decidojn pri la partio kaj la lando, kun aŭ sen formala konsento de la estraro. Objektive selektitaj personoj laŭdis lin pro ĉio bona kio estis realigita. Kaj ĉiu malsukceso estis atribuata al subuloj, kiuj eble eraris, aŭ eble obeis ordonojn de malamikoj de la popolo. Tiel, kaj ĉar efektive Sovetio obtenis gravajn sukcesojn, Stalin estis amata de multaj, sed timata de sia ĉirkaŭaĵo.

Mi parolos pri tri aspektoj de la stalina politiko: ekonomio, subpremado, kaj la dua mondmilito.

Ekonomio

Kiam la bolŝevikoj komencis la revolucion, ili vidis tion kiel parto de internacia revolucio, kies centro estu pli evoluintaj landoj kiel Germanio, Francio, Britio. Sed post la venko en la civila milito, ili konstatis ke ili estis solaj en la mondo. Provoj de similaj revolucioj en Hungario kaj Germanio malsukcesis. La rusiaj sovetoj estis solaj, kaj laŭ marksista teorio, ilia lando tute ne estis preta por socialismo. Martelo kaj falĉilo simbolis la unuecon de laboristoj kaj kampuloj, sed ili certe ne estis ekzemploj de laboriloj tro grandaj por esti privata posedaĵo. Tamen estis fakto: Rusio havis malmultajn fabrikojn, kaj kampuloj rikoltis per falĉilo.

Disvolvo de la industrio kaj mekanikigo de la agrikulturo estis gravaj celoj por la komunistoj. En 1927, la ekonomio estis sufiĉe stabila por ellabori grandan planon: la unuan kvinjaran planon, plenumendan en la jaroj 1928 - 1932. La enspezojn, kiuj ĉefe venis el la agrikulturo, oni investis en la konstruo de baza industrio (farado de materialoj), de armadoindustrio, kaj de industrio de maŝinoj, ĉefe maŝinoj por la agrikulturo. Kiam oni havis sufiĉe da traktoroj kaj rikoltaj draŝmaŝinoj, oni povis lui ilin kontraŭ malalta prezo al kampuloj kiuj unuiĝis en kolektivajn entreprenojn. Tiu unua plano ankoraŭ ne plibonigis la vivkondiĉojn de la kampuloj, sed ĝi ja metis la bazon por granda pliboniĝo dum la dua kvinjara plano de 1933 - 1937.

Subpremado

La "Granda Purigo", ankaŭ nomata "Granda Teroro", komenciĝis fine de 1934, post la murdo de Sergej Kirov, partiestro de Leningrado kaj persona amiko de Stalin. La saman tagon, Stalin ordonis kelkajn ŝanĝojn en la kriminalajn leĝojn de la respublikoj, koncerne teroristaj organizoj kaj agadoj. En tiaj aferoj,

En 1936, la kampanjo oficiale komenciĝis per kelkaj spektaklaj procezoj, unue en Moskvo, poste en ĉiuj grandaj regionaj centroj. Sed plej multaj procezoj ne estis publikaj. Nur en la okdekaj jaroj, post malfermo de la koncernaj arĥivoj, eblis nombri ke oni kondamnis 1,5 milionojn da personoj, 1 % de la loĝantaro. Por kompari, mi ne havas tiutempan referencon, sed nun, en Usono, 0,7 % de la loĝantaro troviĝas en prizono.

La kampanjo finiĝis en 1938 per la kondamno de kelkaj el la responsuloj de la kampanjo mem, laŭdire ĉar ili kulpis pro troigoj.

Per la Granda Purigo, tri grupoj estis atakataj:

Malamikoj de Stalin, kaj malamikoj de lokaj persekutistoj, ne estis oficialaj celoj. Sed la proceduro estis sufiĉe objektiva por permesi tiajn deviojn. Memoru ke objektiva decido estas decido kiu dependas nur de la objektive konstatebla respondo je la demando "kiu decidas?".

La oficiala celo de la purigado estis klasmalamikoj. La ekspliko estas iom stranga el marksista vidpunkto. Laŭ Marx, kapitalismo estas sistemo kiu faras riĉulojn kaj malriĉulojn. Ne ekzistas granda diferenco inter personoj riĉaj aŭ malriĉaj. Ili nur okupas malsamajn poziciojn, kaj agas laŭ sia pozicio. Kapitalismo faras kapitalistojn, kiel ĝi faras salajrulojn. Stalin inversis tion: kapitalistoj, kaj nur kapitalistoj, faras kapitalismon.

Oni aktive serĉis personojn kiuj dudek jarojn antaŭe estis kapitalistoj, bienuloj, altrangaj funkciuloj de la caro, funkciuloj de la cara polico, aŭ membroj de kontraŭrevoluciaj partioj. Ĉiuj tiuj personoj, kaj iliaj parencoj, estis klasmalamikoj. La oficiala ideo estis, ke elimini ilin garantios ke la malnova socio neniam revenos.

La publikaj procezoj kontraŭ klasmalamikoj vekis la simpation de multaj, ne pro ilia utilo, sed pro natura allogo. Enlande, la memoro pri carismo estis ankoraŭ viva: oni salutis la kondamnojn kiel venĝo. Kaj eksterlande, oni festis la montradon de forto kiel minaco al faŝistaj landoj, kiuj faris la samon al komunistoj kaj sindikatistoj. Tamen aliaj simpatiantoj de Sovetio bedaŭris la procezojn kiel signo de malforto. Ili kredis la akuzojn, sed malĝojis ĉar necesis tiom severa reago. Cetere ankaŭ la kontraŭuloj plejmulte kredis la akuzojn, sed ili pensis simpatii al sabotantoj. Estas nur en la 50-aj jaroj ke oni pli ĝenerale komencis dubi pri la akuzoj mem.

Tria celo de la purigo estis spionoj. La dua mondmilito alproksimiĝis, kaj Sovetio timis preskaŭ la tutan eksteran mondon. Por trovi spionojn, oni uzis modernan metodon. Memoru la paraŝutmurdan procezon en Tongeren en la jaro 2010. Advokato Jef Vermassen tiam eksplikis ke postuli materian pruvon antaŭ ol kondamni iun estas io el la jaro 1900. Nuntempe sufiĉas profilado. Difinu kategorion tiel, ke persono pri kiu vi scias nur, ke li apartenas al tiu kategorio, estas pli verŝajne kulpa ol iu pri kiu vi scias nur, ke li apartenas al alia kategorio. Poste, trovu personon kiu apartenas al la difinita kategorio. Se tiu ne sukcesas pruvi sian nekulpecon, li estas kulpa.

Kiel germanaj spionoj oni kondamnis germanlingvajn sovetianojn, personojn kiuj iam vizitis Germanion aŭ lernis la germanan, kaj eĉ politikajn rifuĝintojn el Germanio, ĉar inter ili povis troviĝi falsaj opoziciuloj kiuj venis nur por spioni.

Ankaŭ esperantistoj estis spionoj: ili korespondis kun eksterlando. Ne gravas la enhavo de iliaj leteroj, ĉar malantaŭ la ŝajna enhavo povis kaŝiĝi sekreta mesaĝo. Ili havis profilon de spionoj.

Dua mondmilito

Por paroli pri la dua mondmilito, mi devas iom retroiri en la tempo. En 1924, germana ekspolitikisto verkis siajn memoraĵojn. Li estis nur provizore ekspolitikisto: li feriis sabatan jaron en malliberejo, kaj liaj memoraĵoj (Mia batalo, de Adlof Hitler) entenis samtempe programon por la estonto. Pri milito li diris,

En 1933, Hitler konkeris la povon en Germanio. En 1936 kaj 1937, li ekzercis sian armeon per la detruo de la Hispana Respubliko. En 1938 li konkeris Aŭstrion. La saman jaron, per la traktato de München, li obtenis permeson de Francio kaj Britio por konkeri Ĉeĥoslovakion. Ili volis puŝi lin orienten, al Sovetio: interbataligi du malamikojn, kaj mem pluki la fruktojn.

Kelkajn monatojn post München, en 1939, Stalin nomumis Molotov kiel popola komisaro pri eksterlandaj aferoj, anstataŭ Litvinov. La nomo de Litvinov estis tro ligita al antaŭaj provoj fari unuiĝintan fronton kontraŭ Germanio, kaj pli grave: Litvinov naskiĝis en Białystok en juda familio. Li tute ne taŭgis por intertrakti kun nazioj. Li poste ja iĝos ambasadoro en Usono.

En aŭgusto, Molotov obtenis neagresan traktaton inter Sovetio kaj Germanio, kompletigitan per sekreta aldono pri la divido de Polio kaj kelkaj aliaj landoj, antaŭaj partoj de la Rusa Imperio. La signifo estis, ke al Germanio estis permesata iom da progreso orienten, sed samtempe Sovetio povis plilarĝigi sian bufron kontraŭ pliaj konkeroj. Aldone, Sovetio gajnis tempon por armi sin. Al Germanio, la traktato ebligis koncentri siajn fortojn por milito en la okcidento.

La traktato ne longe efikis. Post malpli ol du jaroj, kaj malgraŭ nefinita milito en okcidento, Hitler atakis Sovetion. Estas tiel ke komenciĝis lia pereo.

Konferenco de Jalto

En februaro de 1945, la ĉefoj de Usono, Britio kaj Sovetio renkontiĝis en Jalto. Ili pridiskutis la postmilitan mondon. Ili decidis pri la divido de Eŭropo al du influsferoj: okcidenta (por Usono kaj Britio) kaj orienta (por Sovetio). Neniu el ambaŭ partioj rajtos interveni en la influsfero de la alia. Al la okcidenta sfero apartenos ĉiuj landoj liberigitaj de okcidentaj trupoj, al la alia, la landoj liberigitaj de sovetaj trupoj. En la balkana regiono, tri landoj liberigis sin mem, sen eksterlandaj armeoj. Sovetio ricevis Albanion kaj Jugoslavion, la Okcidento ricevis Grekion.

Sovetio neniam okupis siajn landojn en Balkanio. Verŝajne, ĝi ja intencis okupi ilin pace, sendante amikajn trupojn por pli bone protekti ilin, kiel faris Usono en sia influsfero. Sed Jugoslavio rifuzis tion, kaj Albanio estis neokupebla sen Jugoslavio. Malgraŭ tio, ambaŭ landoj restis protektataj de la interkonsento de Jalto. Se okcidenta lando atakus ilin, Sovetio certe reagus, preferante vidi tie neŭtralan landon ol landon de la malamiko. Same, Sovetio neniam intervenis en la civila milito en Grekio. Tiu milito daŭris de 1943 ĝis 1949, kaj finis per malvenko de komunistoj kontraŭ registaro kiu estis aktive subtenata, unue de Britio, kaj poste ankaŭ de Usono.

Malvarma Milito kaj poste

La Jalta Konferenco estis la komenco de la Malvarma Milito. Temas pri milito inter du blokoj, sed ĉefe inter du landoj: Usono kaj Sovetio. Oni nomas ĝin malvarma, ĉar la ĉefroluloj neniam rekte interbatalis. Sed ĝi estis vera milito, en tiu senco ke ĝi devigis al vetkuro por armado. Tio sekvas el strategia principo: por ataki landon, oni devas esti kvinoble pli forta ol por defendi la saman landon. Atako estis neebla, do tial la milito estis malvarma. Sed ambaŭ superpotencoj provis ĉiumomente esti almenaŭ egale fortaj ol la alia: ...(montri per la manoj)... almenaŭ egale, almenaŭ egale, almenaŭ egale.

Al Usono tiu armado kostis, en la 1980-aj jaroj, 5 % de la enlanda enspezo. La tuta mondo donis nur 3 % al armado. Sed al Sovetio, kiu estis malpli granda kaj ankaŭ relative malpli riĉa ol Usono, ĝi kostis 20 % de la enspezo. Iom troigite: ĉiuj bonaj sciencistoj, teĥnikistoj kaj materialoj estis rezervitaj por la armado. La cetera ekonomio ricevis nur la rubaĵon. Jen unu el la kaŭzoj de la posta disfalo de Sovetio.

Gorbaĉov

Mi nun saltas de Stalin al Gorbaĉov, la lasta ĉefo de la Komunista Partio de Sovetio. En Rusio, Gorbaĉov estas konata kiel la arĥitekto de la katastrojko. Mi tamen provos rakonti liajn celojn kaj agojn kiel bonintencaj kaj saĝaj. Neniu estas perfekta, kaj malbonŝancoj okazas.

Kiam Gorbaĉov iĝis unua sekretario, li havis tri celojn por Sovetio:

Mi ne parolos pri la armadovetkuro, ĉar la du aliaj celoj sufiĉas por ekspliki kio poste okazis al Sovetio.

Ekonomio: perestrojko

Mi jam diris ke la armado estis daŭra ekonomia problemo. Sed en la okdekaj jaroj tio pligraviĝis pro la malaltaj prezoj de petrolo kaj gaso, du eksportproduktoj de Sovetio.

Alia problemo de la soveta socio estis manko de entuziasmo. En la dudekaj jaroj, la sovetianoj fieris pro sia revolucio. En la tridekaj jaroj, ili fieris pro la kvinjaraj planoj. En la kvardekaj kaj kvindekaj, pro la milita venko kaj la nova divido de la mondo. En la sesdekaj pro la spacveturado: Sovetio lanĉis la unuan sateliton kiu ĉirkaŭiris la teron, la unuan hundon, la unuan homon. Ili faris la unuajn fotojn de la malantaŭa flanko de la luno. Sed Usono metis la unuan homon sur la lunon, kaj Sovetio rezignis pri tiu celo, ĉar ĝi estis utila nur propagande, kaj nur por la unua. Sed nenio anstataŭis ĝin. Dum dudek jaroj, la oficiala propagando fieregis pro la sukcesoj de la prapatroj, sed ial, tiu entuziasmo ne infektis la junulojn.

Gorbaĉov volis "intensigi" la ekonomion. Poste li uzis la vorton perestrojko. La rusa vorto перестройка signifas alikonstruo. Oni uzas ĝin por indiki grandan ŝanĝon al ekzistanta konstruaĵo: la ĉefaj muroj restos surloke, sed ĉio alia povas ŝanĝiĝi.

Unue li provis atingi plibonigon per kontraŭalkohola kampanjo. Poste li provis aliajn eksperimentojn pli danĝerajn, sed li atingis nur ke oni pli konsciis pri la ekonomiaj problemoj, kaj troigis ilin. La ideo plivastiĝis, ke la soveta ekonomio statas tiel malbone ke ne eblas malplibonigi ĝin: ĉiu ŝanĝo estos plibonigo.

Demokratiigo

Demokratiigon li nomis glasnost, laŭ la rusa vorto por malfermeco. Se la popolo devas kundiskuti kaj eĉ kundecidi pri ŝtataj aferoj, ĝi devas koni la situacion. Por tio necesas malfermeco flanke de tiuj kiuj scias. En demokrata socio ne estu tro da sekretoj.

La unuajn paŝojn al malfermeco li faris post la nuklea akcidento en Ĉernobil. Post kelkaj tagoj dum kiuj la responsuloj provis kaŝi kiom eble plej multon de kio okazis, Gorbaĉov postulis ke ĉiuj informoj estu donataj tuj, ne nur al li mem, sed al la tuta mondo.

Post malfermeco venis popola decido. Li volis reveni al la origina ideo de regado de sovetoj: permesi plurajn partiojn, kaj organizi verajn elektojn kun pli da kandidatoj ol da elektotoj.

Sed iel li misis en la vicordo. La ideo estis, komenci per la plej malaltaj niveloj, kaj fini per la tutunia nivelo. Sed la nur lokaj elektoj instigis al lokaj naciismoj, eĉ en lokoj kie oni tute ne antaŭvidis tion. La unua grava nacia konflikto estis inter Armenio kaj Azerbajĝano, du respublikoj kiuj eniris la originan Sovetunion kiel unu Transkaŭkaza Federacio kun Kartvelio kiel tria membro. Konflikto pri Montara Karabaĥo, armena aŭtonoma regiono en Azerbajĝano, kondukis al amasaj agadoj, dum kiuj mortis dekoj da armenoj en Azerbajdĝano, kaj dekoj da azerbajdĝananoj en Armenio. Mi parolas nur pri la soveta periodo: poste okazos vera milito.

Puĉo de 1991

En aŭgusto de 1991, konservema grupo de la partio kaj la armeo profitis de ferioj de Gorbaĉov, por fari puĉon. Pro amasaj agadoj en Moskvo kaj Leningrado, kondukataj de Jelcin, prezidento de la Rusa Federacio, la puĉo ŝajne malsukcesis, sed fakte iĝis puĉo de Jelcin kontraŭ Gorbaĉov, kontraŭ la Komunista Partio, kaj kontraŭ la Soveta Unio. Ĝi daŭris kelkajn monatojn, sed la 26-an de decembro, Gorbaĉov oficiale rekonis sian senpovecon, transdonis la ŝlosilojn de la soveta nuklea arsenalo al la prezidento de Rusio, kaj forlasis la Kremlon.

Jelcin

En 1992 komenciĝis la granda rabado. La ekonomia geniulo Jegor Gajdar organizis por Jelcin la ĥaoson. Nenio plu funkciis. Salajroj ne estis pagataj ĝustatempe, kaj la prezoj dudek-sesobliĝis en la jaro 1992, denove naŭobliĝis en 1993 kaj pli ol triobliĝis en 1994. En 1990, la vivatendo en Rusio estis 68,9 jaroj. En 1994, ĝi estis nur 64,47 jaroj. Oni perdis pli ol 4 jarojn da vivdaŭro. Homoj mortis tro frue pro malsato aŭ malbona nutrado, pro malvarmo, pro manko de sanservoj, pro perfortaj krimoj, kaj pro memmortigo. Sed plej grave por la rabistoj: ankaŭ juĝistoj ne ĉiam estis pagataj, kaj la justico ne plu funkciis, krom kontraŭ kontanta pago, aŭ pro ordono de la prezidento. Pro tio, kaj pro la malstabilaj prezoj, neniu respektis kontraktojn. Neniu liveris varojn nepagitajn, kaj neniu pagis varojn neliveritajn. Fabrikoj ĉesis funkcii manke de krudmaterialoj kaj de pagantaj klientoj. La fabrikoj estis senvaloraj, kaj amikoj de la prezidento aĉetis ilin kontraŭ simbolaj prezoj.

Kiam ili posedis la tutan landon, ili pli-malpli refunkciigis la ekonomion. La mezuma enspezo malpligrandiĝis ankoraŭ ĝis 1998, kiam 13,3 % estis senlaboraj, sed nun ĝi estas iom super tiu de 1990, kun senlaboreco de 7,6 % (2010), sed grandaj enspezoj el denove multekostaj petrolo kaj gaso.

La vivatendo atingis en 1997 provizoran maksimumon de 66,95 jaroj (du kaj duona jaro regajnitaj de la kvar kaj duono antaŭe perditaj), poste ĝi denove falis ĝis 65,01 en 2003, sed nun (2011) ĝi estas denove 69 jaroj, kiel en 1990 (en 1988, la antaŭa maksimumo, ĝi estis 69,46 jaroj). Oni denove vivas, sed malpli lukse ol antaŭe. Por 80 %, la vivnivelo (aĉetpovo) malplialtiĝis, por 20 % ĝi plialtiĝis. Por duono ĝi duoniĝis, por trideko da personoj ĝi milobliĝis.

Tiu redistribuo de enspezoj estas la merito de Jeltsin, kaj pro tio oni povas nomi lin nova Lenin: li inversis la revolucion. Kaj Putin estas nova Stalin: li protektas la gajnintojn, kondiĉe ke ili rekonu nur unu protektanton.

Konkludo

Por fini, mi rerakontos la historion.

La unuaj kapitalistaj entreprenoj estis manufakturoj, kiuj aperis en kelkaj italaj urboj en la 15-a jarcento. Tri jarcentojn poste, per la Franca Revolucio, kapitalismo konkeris politikan povon. Marx kaj Engels vivis en la posta jarcento. Engels festis la centjariĝon de la Revolucio per la fondo de la Dua Internacia, Marx tiam jam forpasis. En tiu frua jarcento de kapitalismo, ili antaŭdiris ĝian finon, pro du kialoj:

En 1914, la atendata fino ŝajnis veninta. La kreskobezonoj de unuopaj ekonomioj kondukis al la Granda Milito, kaj la milito malhelpis la reziston kontraŭ la alternativo. En 1917, la bolŝevikoj komencis la internacian revolucion. Estas tiel ke ili vidis la aferon, internacie: la rusoj komencos, la germanoj tuj sekvos, kaj aliaj sekvos la germanojn. La bolŝevikoj bezonis tiun internacian subtenon, almenaŭ ili pensis tion. Rusio estis postrestinta lando, kaj sola en kapitalista mondo ĝi ne povos elteni. Sed, kiel diris Lenin, komentante en 1922 la eventojn de kvin jarojn antaŭe, eĉ en kazo de malsukceso de la revolucio en aliaj landoj, ni volis fari ĉion eblan. Se ne ni mem, aliaj revolucioj ja profitos el nia sperto.

Pliaj legaĵoj

Pri la kanto La internacio:

Pri la ĉi-supre rakontita historio:

Aliaj tekstoj pri marxismo:

Kaj multaj aliaj:

 


Dato en kiu tiu ĉi paĝo estis lastfoje aktualigita: 2024-03-14