Komunismo, idealo kaj timigilo

La malproksima insula komunismo de More, kaj la estonta tutmonda komunismo de Engels, parte fontas el la sama idearo.

La komunismo neglektas la rolon de hazardo en la evoluo, kaj sekve, subtaksas la utilon de eksperimentoj kaj de propraj iniciatoj de individuoj kaj malgrandaj grupoj. En la Utopujo de Thomas More, ĉiu kiu ne kondutas "normale" riskas tutvivan sklavecon. Oni ankaŭ antaŭsupozas ke ĉiam estos sufiĉe da vivnecesaĵoj por ĉiuj. Por obteni tion, la nombro de loĝantoj estas limigita (More), aŭ la produktado de necesaĵoj pligrandigata (Engels).

Komunistoj ja prave substrekas la gravecon por homa socio de kunlaboro. De kunlaboro ĉiuj devas profiti. Se kelkaj prenas ĉion por si, la subteno de aliaj ne longe daŭros.

Komunista socio ne estas ideala, sed se necese, ĝi ja estas realigebla.

Realigebla

Provo realigi komunismon en Parizo (1871) malsukcesis post 70 tagoj, unuflanke pro manko de militaj forto kaj lerteco, aliflanke pro manko de subteno el la kamparo. Estis Parizo kontraŭ la armeo, kaj la cetera Francio parte subtenis la armeon, parte restis neŭtrala.

La Rusa Revolucio (1917) solvis tiujn du problemojn, kaj eltenis dum 70 jaroj. Poste ĝi tamen malsukcesis, pro manko de demokratio. La partio kiu kondukis la revolucion restis sola en povo, kaj estas la partio mem, aliaj homoj sed la sama strukturo, kiu poste detruis ĉiujn akiraĵojn, kaj dividis la landon kiel rabaĵon.

Tria granda provo verŝajne solvos ankaŭ tiun problemon, kaj daŭros pli longe. Estas ĉiam tiel ĉe gravaj inventoj: la unuaj prototipoj ne estas perfektaj.

Sed eble ni ne bezonos perfektan komunismon. Ĝis nun, komunismo jam estis tre utila, sed ĉefe kiel timigilo.

Utila

La socialan sekurecon ni dankas al la Komunista Manifesto, tiu fantomo kiu, daŭrigante tendencojn el la Franca Revolucio, hantis Eŭropon dum la tuta deknaŭa jarcento. La unua sistemo de sociala sekureco estis enkondukita de Bismarck en Germanio en la jaro 1889, dek jarojn post lia Kontraŭsocialista Leĝo de 1878. Ambaŭ havis la saman celon: malplifortigi la partion de Karl Marx (kiu mortis en 1883) kaj de la ankoraŭ vivanta Friedrich Engels.

Plibonigoj de sociala sekureco, kaj novaj politikaj kaj kulturaj rajtoj (voĉdonrajto, instruo por ĉiuj) venis post la Unua Mondmilito kaj la revolucioj (kelkaj malsukcesaj, unu sukcesa) kiuj sekvis ĝin.

Pliaj plibonigoj sekvis post la Dua Mondmilito kaj la pligrandiĝo de la sovetia influsfero.

Rimarku, ke mi parolas pri okcidenta Eŭropo, ne pri Sovetio. Sed ja temas pri konkeroj kiujn ni dankas al la sovetianoj, kaj kiujn ni perdos se ni ne sukcesos anstataŭi la rusan timigilon per nova, propra forto. Tio eblas, kaj verŝajne okazos, sed ne senpene.

 


Dato en kiu tiu ĉi paĝo estis lastfoje aktualigita: 2017-03-10