Thomas More estis filo de juĝisto. Kiel junulo li iĝis paĝio ĉe John Morton, lordo-kanceliero kaj ĉefepiskopo de Canterbury. Paĝio estas juna helpanto kaj lernanto. Poste li studis literaturon en Oxford, kaj juron en Londono. Li pristudis la biblion en la originalaj lingvoj, kaj estas konata kiel humanisto.
En 1499 li konatiĝis kun Erasmo. Ili iĝis bonaj amikoj. Erasmo kelkfoje loĝis ĉe li en Londono, kaj ili havis ampleksan korespondadon. La libro de Erasmo "Laŭdo de stulteco" de 1509 estis dediĉita al li.
Profesie, More iĝis membro de la Ĉambro de Komunuloj en 1504, kaj juĝisto en 1510. En 1515 li loĝis en Brugge kiel speciala ambasadoro de la reĝo Henriko la oka ĉe Karolo de Kastilio, la posta imperiestro Karolo la kvina. Dum paŭzo de la intertraktadoj, li pasigis kelkajn tagojn en Antverpeno. Estas tie, ke li ekhavis la ideon pri la libro Utopia. En 1518 li iĝis sekretario de la reĝo, en 1521 li estis nobeligita, kaj en 1529 li iĝis lordo-kanceliero. En tiu grava funkcio, li rifuzis akcepti la eksedziĝon kaj reedziĝon de la reĝo, kaj la separon inter la katolika kaj la angla eklezioj. Tio kondukis al lia falo. En 1532 li eksiĝis kiel lordo-kanceliero, en 1534 li estis enkarcerigita, kaj en 1535 senkapigita.
La libro "Utopia" estis verkita en 1515 kaj 1516. Ĝi estas verko de aktiva politikisto, kiu mem decidas aŭ partoprenas en decidoj pri multaj aferoj, sed kiu samtempe bone komprenas ke li dependas de cirkonstancoj kiujn li ne povas ŝanĝi.
Ĝi estas verkita en la latina, ne en la angla. Ne temas pri pamfleto, kiu instigas la anglan popolon al insurekcio. La libro aperis en 1516, kaj en 1517 More iĝis privata konsilisto kaj sekretario de la reĝo. Ne estas maleble, ke la reĝo legis la libron, kaj ke li tiom ŝatis ĝin, ke li tuj promociis ĝian aŭtoron.
Aliflanke, la posta historio ankaŭ indikas ke la libro ne estis speciale verkita por plaĉi al la reĝo. Plaĉi al la reĝo ne estis centra motivo en la vivo de Thomas More. La libro honeste pritraktas problemojn, kaj proponas ideojn, sed ĝi faras tion en formo akceptebla en la tiama societo.
Utopia estas insulo kiu situas sude de Brazilio. En tiu tempo oni pensis ke Brazilio estas insulo apud Afriko. Malantaŭ tiu apenaŭ konata lando troviĝas aliaj landoj, kaj ankoraŭ aliaj, kaj ie, More forgesis demandi pri la ekzakta pozicio, sed sude de la ekvatoro, kie la klimato denove estas la sama kiel ĉe ni, troviĝas la respubliko Utopujo. Ĝi havas proksimume la samajn formon kaj grandon kiel la reĝlando de Anglio kaj Kimrio, kaj ekzakte la saman nombron da urboj: 54.
La nomo venas de la fondinto de la lando: generalo Utopus. Sed en tiu tempo, homoj kiuj legis latinajn librojn ofte ankaŭ komprenis la grekan. Por ili, la nomo Utopia estis tuj komprenebla. La finaĵo -ia revenas en multaj landonomoj. Topos, radiko top, estas greka vorto por loko. Kaj u, greke mi devus diri υ, estas dubsenca. Ne ekzistas unulitera vorto υ, sed ja ekzistas la vortoj ου (ou) kaj ευ (eu). Ου signifas ne, kaj ευ signifas bona. Utopia estas bona lando en neekzistanta loko.
La atestanto, la persono kiu rakontis al More pri Utopujo, nomiĝas Raphael Hythlodaeus. Raphael (Rafaelo) estas la nomo de ĉefanĝelo kiu en specialaj cirkonstancoj akompanas homojn aŭ montras al ili la vojon, ekzemple al la blindulo Tobit en la samnoma libro de la biblio. Hythlodaeus estas greka vortkombino kiun oni povas kompreni kiel disdonanto de absurdaĵoj. En la nederlanda traduko eldonita de la universitato kaj la urbo Leuven, Hythlodaeus nomiĝas Rafaelo Babellario (babilemulo). La nomo estas portugalsona, ĉar temas pri portugala esplorvojaĝisto. Li partoprenis al tri vojaĝoj de la fama Amerigo Vespucci, kaj dum kvin jaroj li loĝis en Utopujo. Li do bone konas la landon.
La libro konsistas el du partoj. En la unua parto ni konatiĝas kun la atestanto. Ĝi havas la formon de konversacio inter Thomas More, Rafaelo Babellario, kaj ilia komuna amiko, Pieter Gilles el Antverpeno. En la dua parto Babellario diras ĉion kion li scias pri Utopujo.
En la unua parto, la konversacio, ni ekscias ke Babellario pasigis kelkajn monatojn en Anglio, kaj ke li tiam loĝis ĉe kardinalo Morton, la sama Morton ĉe kiu More iam estis paĝio. Li rakontas longan ĉetablan konversacion kiun li tie havis, kaj verŝajne tiu konversacio spegulas la etoson de konversacioj ĉe kiuj More mem ĉeestis. Por Babellario tio estas bona okazo por kritiki la situacion en Anglio.
Li reagas al advokato kiu laŭdas la en Anglio kutiman mortpunon por ŝtelistoj. Mortpuno estas etike kaj religie nepravigebla. Vi ne mortigu homojn. Cetere, ĝi ankaŭ estas malutila: se pro ŝtelado oni riskas la saman punon kiel pro murdo, tiam ŝtelistoj ĉiam preferos mortigi la priŝtelitan, kiu ja estas atestanto de ilia krimo. Kaj li donas alternativojn kiujn li vidis en landoj kiujn li vizitis. Preterpase, li mencias la kaŭzojn de multa ŝtelado en Anglio: krom ĝeneralajn kaŭzojn, kiuj ekzistas en multaj landoj (ekzemple senenspezaj soldatoj, revenintaj kripligitaj el milito), li mencias la tiaman amasan ŝteladon de tero de kampuloj. En tiu tempo oni anstataŭis kampulojn per pli profitdonaj ŝafoj. La senteraj kampuloj iĝis malriĉuloj, kiuj ja devis ŝteli por pluvivi.
La konversacio pri tio interesas ne nur pro la enhavo. Post longa ekspliko pri kiel oni traktas punlaboristojn en Polyleritae (nederlande Zwetserland - Babilaĉlando), la advokato simple respondas "Tiu sistemo ne funkcios en Anglio, krom se vi volas konduki la landon al abismo". Ĉiuj ĉeestantoj tute samopinias. Sed la kardinalo faras rimarkon el kiu oni povas dedukti ke li konsideras la proponon konsiderinda. Tuj la etoso ŝanĝiĝas, kaj ĉiuj ŝajnas konsenti kun la kardinalo. Poste, ŝercemulo rimarkigas ke jen solvo por la problemo kiun li havas pri la multaj almozmonaĥoj en Anglio. La kardinalo ridante konsentas, kaj la aliaj, krom la ĉeestanta almozmonaĥo, konsentas kun la kardinalo, ne kompreninte ke temas nur pri ŝerco.
Alia temo en tiu unua parto, estas la rolo de filozofoj en politiko. More instigas Babellarion iĝi konsilisto de reĝo. Per siaj ideoj, kaj per la sperto kiun li havas pri aliaj landoj, li estus bona konsilisto. Babelario ne konsentas. Reĝoj neniam aŭskultus lin, ĉar liaj ideoj estas tro malsamaj de tio, kion ilia tuta ĉirkaŭaĵo ĉiam diris.
Laŭ More, oni ne diru tion, kio ne estos akceptata, sed oni ja povas doni la plej bonajn konsilojn akcepteblajn.
Verŝajne, tiu diskuto spegulas la pensojn de More mem. Li simpatias kun la vidoj de Baballario, kiu eble pravas. Sed por sia propra vivo li elektis alian vojon, kiu ankaŭ povus esti ĝusta.
La dua parto estas longa seninterrompa rakonto de Babellario pri Utopujo. Li priskribas la geografion, la historion, kaj ĉefe la nunajn societon kaj pensojn de la lando kiun li tiom admiras.
Kio plej frapas ĉe Utopujo, estas komunismo: ĉiuj havaĵoj estas komunaj. Por tio necesas ke Utopujo estu riĉa lando, kaj jes: ĝi estas sufiĉe riĉa. Ĉiuj vivrimedoj estas abundaj, kaj disponeblaj je simpla demando. Se ne estus tiel, ĉiu provus gardi kion li havas. Sed riĉeco sola ne sufiĉas: la tuta kulturo, la kutimoj, la pensado estas direktitaj al la komunumo.
La bazo de ilia riĉeco estas la agrikulturo. Sed la laboro en kamparo estas plej peza, la vivo plej malfacila. Tial, ĉiuj vivas en kamparo, kaj laboras kiel kampuloj, sed nur dum du jaroj de sia tuta vivo. Mi ne scias, ĉu More kalkulis kiom da kampuloj necesas, kaj kiom da jaroj oni mezume laboru en kamparo. Sed la du jaroj necesas kaj sufiĉas por transdoni spertojn. Ĉiujare duono de la kampuloj estas anstataŭigataj. La novuloj lernas el la spertoj de la restintoj.
En la urbo, oni laboras ses horojn tage. Tio sufiĉas por fari ĉiujn necesajn laborojn. En liberaj horoj ili ne okupiĝas pri malspritaĵoj kiel ĵetkubludo aŭ ĉasado. Fakte ĉiuj utopianoj havas similajn gustojn kiel Thomas More mem. Ili ŝatas muzikon. Ili adoras burleskulojn, kiuj ĉiam ridigas ilin. Kaj ili ŝatas lerni, legante librojn aŭ aŭskultante prelegojn.
Manĝado estas por ili nur negativa ĝojo: ĝi forigas la malĝojon de malsato. Utopianoj volas esti sanaj, kaj pro tio manĝas bonajn manĝaĵojn. Sed bonaj manĝaĵoj estas la samaj por ĉiuj, kaj tial ili ŝatas manĝi kune kun aliaj, kaj samtempe havi interesan konversacion. Normale, oni manĝas en komuna manĝejo. Iuj, pensu pri kripluloj aŭ ege maljunuloj, malfacile povas atingi tiujn manĝejojn, kaj tial ili rajtas manĝi hejme kune kun kelkaj kunuloj. Ankaŭ aliaj, ni diru stranguloj, preferas manĝi solaj. Tio eblas, kaj en la bazaro estas sufiĉe da manĝajoj por ke ĉiu povu preni tiom kiom li bezonas. Sed se temas pri elekto, oni respektas vicordon: unue venas la malsanulejoj, poste la komunaj manĝejoj, kaj laste la unuopuloj.
La vestaĵoj estas por ĉiuj la samaj. Ekzistas ja diferenco inter viroj kaj virinoj, kaj eĉ inter edziniĝintaj kaj needziniĝintaj virinoj, sed cetere ĉiuj vestaĵoj havas la samajn formon kaj koloron. Por More tio tre gravas. Vestaĵoj estas rimedo per kiu riĉuloj montras sian riĉecon. Ne temas nur pri la diferenco inter pli kaj malpli komfortaj vestaĵoj. En tiu tempo oni teksis orajn dratojn tra ŝtofoj, simple por montri la riĉecon de la surhavanto. Tia malŝparo ja subfosus la riĉecon de la societo kiel tuto, kaj estas fakto ke la fondinto de Utopujo elektis krei senmonan societon. Se oni ne limigas malŝparon per monaj baroj, oni devas fari ĝin per komunaj normoj.
Viroj kaj virinoj havas egalajn rajtojn. Ja estas korpaj diferencoj, sed oni faras ĉion eblan por limigigi ties efikojn. Knaboj kaj knabinoj estas kune edukitaj, kaj la lernejo estas senkosta por ĉiuj.
Ĉiuj laboras por la komunumo. La komunumo ne estas komuna reĝo: la komunumo estas ni mem. Nek Babellario, nek More mem uzas la vorton demokratio. Sed tiuj kiuj okupas la plej gravajn poziciojn ja estas elektitaj. Normale oni estas elektita por unu jaro, sed en kelkaj pozicioj, inter kiuj ankaŭ tiu de ŝtatestro, oni estas elektita por la vivo. Tiuj personoj ja estas revokeblaj, se ili misuzas sian pozicion. Babellario ne diras kiel tiu revoko devas okazi. Verŝajne, tio neniam okazis dum lia ĉeesto.
Decidoj devas esti debatitaj dum almenaŭ tri kunsidoj. Intertempe, oni konsultas malsuperajn organojn, kaj pri gravaj decidoj oni eĉ kunvokas popolan kunsidon. Cetere, oni neniam debatas pri propono farita dum la kunsido mem. Tiel oni provas eviti, ke iu faru stultan proponon, kaj poste uzos sian tutan energion por defendi tiun proponon, nur por eviti perdon de reputacio.
Ekster la muroj de la urbo troviĝas grandaj malsanulejoj, kie malsanuloj estas bone prizorgataj, kaj se necese, izolitaj por haltigi epidemiojn.
Personoj kies malsano estas nekuracebla kaj kaŭzas neelteneblan suferon, rajtas preferi la morton. Ili povas rifuzi manĝaĵojn, aŭ peti helpon. Tiam ili mortos dum la dormo. Se ili preferas pluvivi, ili daŭre estos kiom eble plej bone prizorgataj.
En postaj jarcentoj, oni ofte kritikis la utopion de More, dirante ke ĝia lando, Utopujo, baziĝas sur sklava laboro. Mi dubas pri tio. Kvankam Babellario ne diras kiom da sklavoj ili havas, mi havas la impreson ke temas pri eta malplimulto. Sklavoj ja faras la plej pezajn laborojn, sed ankaŭ liberuloj faras tiajn laborojn. La sklavoj ne estas bezonataj.
Utopianoj ja havas strangan sintenon rilate al viando. Unuflanke, ili ne dubas ke ili bezonas ĝin. Aliflanke ili hontas pri buĉado. Tiun laboron, kaj la senostigon de viando, ili lasas al specialigitaj sklavoj.
La pozicio de sklavo ne estas heredebla: filo de sklavo ne estas sklavo. Oni ankaŭ ne aĉetas sklavojn eksterlande. Sklavoj venas el tri fontoj:
En ĝia ekstera politiko, Utopujo ne aplikas komunismon, sed justecon. Komprenu: la lando estas sufiĉe forta kaj riĉa por mem determini kio estas justa. Kiel ekzemplo, mi povas diri kion ĝi faras por resti riĉa.
La insulo Utopujo disponas pri ĉiuj naturaj rimedoj necesaj por vivteni sian loĝantaron. Mankas nur fero, sed por obteni tion, ili povas vendi multajn agrikulturajn produktojn. Per tio, ili obtenas feron, sed ankaŭ oron kaj arĝenton, kiujn ili mem ne bezonas, sed uzas por pagi eksterlandajn subtenantojn.
Sed se ili iĝos tro multnombraj, la naturaj rimedoj ne plu sufiĉos. Tial ili difinis maksimumon kaj minimumon por la nombro de loĝantoj. Dum la 1870-jara historio, ili estis nur dufoje tro malmultnombraj, pro epidemioj, sed nenombreblajn fojojn ili estis tro multaj. Tiam parto de la popolo foriris al najbara lando, por tie ekuzi neuzitajn terpecojn. Se la loka popolo rezistis, ili uzis perforton, ĉar ne estas juste lasi teron neuzata.
Estas aliaj okazoj, en kiuj Utopujo partoprenas en militoj, por subteni la justan aferon de amikaj landoj. En tiaj okazoj, ili ofte uzas lusoldatojn, aŭ pagas perfidulojn por kapti aŭ mortigi la respondeculojn pri la maljustaj agoj kiuj kaŭzis la militon.
Ili preskaŭ neniam devas batali en sia propra lando. Pro sia natura pozicio, la insulo estas facile defendebla, kaj ili estas bone preparitaj. Ĉiuj utopianoj, viroj kaj virinoj, regule partoprenas al militaj ekzercoj.
En Utopujo, kontraŭe al la Eŭropo de la tempo de More, ĉiam regis religia paco. Ili ja havas komunan kredon. Ili kredas, ke ekzistas Dio, kaj ke tiu kreis kaj daŭre prizorgas la mondon. Kaj ili kredas je daŭrigo de la vivo post la surtera vivo. Sed jen ĉio. Pri kiu estas Dio, kaj kiel li volas esti kultata, estas multaj opinioj. Oni ofte diskutas pri tio, kaj tiuj diskutoj estas tre ŝatataj, sed fanatikismo estas malpermesata. Ĉiu rajtas havi sian opinion, ĉiu rajtas ŝanĝi tiun opinion kaj rajtas ne ŝanĝi ĝin, sed ĉiuj devas akcepti tiun rajton de la aliaj. Ke ekzistas tiom da opinioj, eble pruvas ke Dio mem volas esti adorata plurmaniere.
Konante la estonton de la verkisto, mi ne povas ne paroli pri geedzeco en Utopujo.
Knabinoj rajtas edziniĝi je la aĝo de 18 jaroj. Viroj devas esti almenaŭ 22-jaraj. Antaŭ la geedziĝo, deca virino prezentas la estontan edzinon nuda al la estonta edzo. Poste, deca viro prezentas la estontan edzon nuda al la estonta edzino. Oni konsideras tion tre grava afero. Kiu aĉetus ĉevalon kiun li ne antaŭe vidis tute nuda? Eĉ la plej mallarĝa rimeno povus kaŝi ulceron. Sed kiu akceptis la geedzon post tia prezentado, poste ne povos plendi pri nevidita korpa difekto.
Geedzeco estas nedisigebla. Tio validas ankaŭ, se post la geedziĝo okazas akcidento aŭ malsano. Tio estas malbonŝanco, unue por la atingita persono mem, kiu ĝuste tiam bezonos subtenon de la geedzo. Ambaŭ kune devos superi la problemojn, aŭ kune akcepti ilin.
Ja eblas eksedziĝo se ambaŭ geedzoj konstatas ke ili ne bone akordas. Ili tamen devos peti permeson de la urbestraro por tiu eksedziĝo, ĉar ankaŭ tiu formo de eksedziĝo estas evitinda. Sed se ĝi estas akceptata, ambaŭ eksgeedzoj povos reedziĝi.
Ekstergeedzeca seksumado estas punata per sklaviĝo, la duan fojon per la morto. La senkulpa geedzo rajtas reedziĝi, sed se li preferas, li ankaŭ rajtas kuniri en sklavecon.
Ĉe la fino, More aldonas ke li havas kelkajn rimarkojn, sed ke malfeliĉe li ne havis la tempon por priparoli ilin kun la esplorvojaĝisto.
Ĝuste tio, kio plej plaĉis al Babellario, ŝajnas ridinda al More. Societo kiu senmone distribuus ĉiujn vivnecesaĵojn estus la fino de la nobelaro, kaj sekve la fino de kvalito, de brilo kaj de pompo. Kaj ĉu ne ĉiuj konsideras tion kiel fonto de fiereco de lando?
Ĝenerale, sed sen pliaj detaloj, li diras ke li ne konsentas pri ĉio dirita, sed ke li tamen pensas ke oni povas lerni multon el la ekzemplo de Utopujo.
Dato en kiu tiu ĉi paĝo estis lastfoje aktualigita: 2017-03-10