Kio estas natura?

Stelo kiu falas en nigran truon, ĉu tio estas natura?

Du steloj kiuj kolizias, ĉu tio estas natura?

Du steloj kiuj preteriras unu la alian, kaj malordigas la orbitojn de siaj planedoj, ĉu tio estas natura?

Planedo kiu estas englutita de stelo, ĉu tio estas natura?

Planedo kiu estas elĵetita en malhelan spacon, ĉu tio estas natura?

Planedo kun taŭgaj interna strukturo kaj kemia konsisto, kiu dum sufiĉe longa tempo restas en taŭga distanco de aktiva stelo, tiel ke vivo povu aperi kaj evolui sur ĝi, ĉu tio estas natura?

Specio kiu aperas, disvastiĝas, ŝanĝas sian medion, kaj iom post iom aŭ subite malaperas, ĉu tio estas natura?

Persono kiu revas pri senŝanĝa naturo kiu estu perfekta medio por eterna vivo, ĉu tio estas natura?

Persono kiu uzas revon kiel alkroĉilon por la vivo, ĉu tio estas natura?

Formikejo, birda nesto, homa domo, ĉu tio estas natura?

Natura kompreneble: ĉio tio okazas en la naturo. Naturo estas realo, ne revo, nek sonĝo.

Legu ankaŭ tion

 


Dato en kiu tiu ĉi paĝo estis lastfoje aktualigita: 2024-03-30