Daŭrigebla disvolviĝo: ĉu eblas?

Difino

Kiel mi jam eksplikis en antaŭa prelego pri energio, vivaĵoj ĉiam uzas energion kiun ili "manĝas" el la ĉirkaŭaĵo, kaj produktas entropion, kiun ili devas "elfeki". Daŭrigebla disvolviĝo estas la principo ke ni manĝu kaj feku tiel, ke ni ankoraŭ longe povos manĝi kaj feki.

Pli oficiala difino venas de la Komisiono Brundtland de 1987, la Monda Komisiono pri Medio kaj Disvolvado. Laŭ tiu komisiono, daŭrigebla disvolviĝo estas disvolviĝo, kiu respondas al la bezonoj de la nunaj generacioj sen malutili al kapablo de estontaj generacioj, respondi al siaj.

Ĉu eblas?

Mi povus doni tujan respondon. Laŭ nia hodiaŭa scio pri la evoluo de la universo, kaj pro la leĝo de ne malkreskanta entropio, eterna vivo ne eblas. Individuoj ne vivas eterne, specioj ne vivas eterne, kaj la biologia vivo sur tero ne vivos eterne.

Sur nia tero, la vivo verŝajne malaperos post unu miliardo da jaroj, ĉar la suno tiam estos tiom varma kaj proksima, ke la oceanoj forvaporiĝos kaj la atmosfero estos forblovita.

Sed ni povas esti malpli postulemaj. Ĉu la vivo sur tero, ĉu la homa vivo sur tero povos pluekzisti dum sufiĉe longa tempo? Jes, ni povos pluvivi ankoraŭ tre longe, kondiĉe ke ni konsciu pri la tiurilataj problemoj. La problemoj estas ekologiaj, teĥnikaj kaj societaj.

Mi ĉefe parolos pri teĥnikaj solvoj por ekologiaj problemoj ligitaj al la uzado de energio, sed mi ankaŭ mencios kelkajn aliajn aspektojn de daŭrigebla evoluo, problemojn pri kiuj ni poste povos diskuti.

Sed unue, mi parolos pri daŭrigebla disvolviĝo kiel modo, kiel vortoj kiujn oni devas elparoli sed ne necese efektivigi.

Daŭrigebla disvolviĝo kiel modo

Ekzistas moderna religio kiu diras, ke ekonomio ne povas esti plenkreska. Ekonomio ĉiam kresku, ĝis du metroj (mi montras tiun alton, pli ol dudek centimetrojn super mia kapo), poste ĝis tri, poste kvin.

Daŭrigebla kresko

Estas malfacile imagi tian senĉesan kreskon sur la limigita surfaco de nia tero. Senĉesa kresko ŝajnas esti la malo de daŭrigebla disvolviĝo. Ili tamen estas kombineblaj. La kombinaĵo nomiĝas daŭrigebla kresko, kaj ĝi ĉefe okupiĝas pri la demando, kion diri kaj kion ne diri.

Verda elektro

Verda elektro: jen bela inventaĵo. Ĝi estas ambaŭgajna afero.

Kiel funkcias la sistemo? Elektro en kondukiloj estas griza: ĝi ne havas koloron. Sed oni ja povas atribui koloron al la instalaĵoj kiuj faras la kurenton. Estas dukolora sistemo, verda kaj bruna, sen tria koloro por dubaj okazoj, sed pri plej multaj instalaĵoj ne eblas diskuto: ventmueliloj estas verdaj, nukleaj centraloj estas brunaj. Oni scias kiom da elektro estas farata de ambaŭ koloroj, kaj tiel eblas garantii ke mondskale oni neniam vendos pli da verda elektro ol oni produktos.

En unua instanco, la garantio rilatas al la vendantoj, kiuj samtempe estas produktantoj. Neniu rajtas vendi pli da verda elektro ol li mem produktas. En dua instanco, produktantoj kiuj produktas pli da verda elektro ol ili vendas, rajtas vendi atestojn pri tio. Brunaj produktantoj rajtas verdigi elektron per aĉetitaj atestoj.

Praktike: En Norvegio, la tuta elektro venas el akvopovo. Neniu dubas pri tio, kaj neniu dubas pri la verdeco de tiu energio. Neniu norvego pagas suplementon por ricevi verdan elektron. En Belgio (la nombroj rilatas al 2012), 47,5 % de la elektro estas nuklea, 39,5 % venas el fosiliaj brulaĵoj. Sume, almenaŭ 87 % estas bruna. Multaj volas ŝanĝi tion, kaj pli ol 30 % de la uzata elektro estas pagata kiel verda. Rezulte, norvegoj uzas verdan elektron, sed pagas brunan, dum multaj belgoj uzas brunan elektron, sed pagas verdan. Kiel mi diris: ambaŭgajna afero.

Energiotransiro

Fakte, entropio estas varmo dividita per temperaturo. Varmo estas formo de energio, kaj ju pli granda ĝia temperaturo, des pli malgranda la entropio, sekve des pli uzebla la varmoenergio.

Sed nun serioze. En la antaŭa prelego mi jam diris, kio estas energio, kaj kio estas entropio. Energio estas ebla laboro, kaj entropio, simple dirite, estas perdita, ne plu uzebla energio.

Energio estas limigita: fakte ĝi nek kreiĝas nek malkreiĝas, ĝi restas konstanta. Kaj entropio povas nur kreski.

Mi ankaŭ diris kial ni provu, pro malsamaj kialoj, eviti la uzon kaj de fosiliaj brulaĵoj kaj de nukleaj centraloj. Estas malfacile kompari ilin, sed en la sekvo mi simple egaligos ilin laŭ la kvanto da energio: energio el nuklea centralo estas egale nociva kiel la sama energio el karbocentralo. Sed kiel montras Germanio: eliro el nuklea kaj forcejgasa ekonomio estas ebla, eĉ en landoj tre similaj al nia.

Elektra energio

Nuklea energio estas uzata por milito: por fari bombojn, kaj por propulso de submarŝipoj. Cetere oni uzas ĝin nur por fari elektran kurenton. Fosilia energio estas uzata por elektro, por varmigado, por transporto, kaj en aliaj industrioj pri kiuj mi ne parolos.

En varmigado kaj transporto, la ĉefa alternativo por fosiliaj brulaĵoj estas elektro, sed pro la maniero kiel tiu nun estas farata en Belgio, oni provizore preferu la fosiliajn brulaĵojn. Unue gravas la energiotransiro en la elektra sektoro.

Mi priskribos eblajn fontojn de renovigebla elektro, poste mi diros kiuj adaptoj necesos en la elektra reto se oni volas plene profiti de tiuj fontoj.

Fontoj de renovigebla elektro

La unuaj maŝinoj kiuj uzis alian fonton de energio ol la biologia energio de homoj kaj bestoj, ne estis varmomaŝinoj, sed akvo- kaj ventmueliloj. Akvomueliloj neniam malaperis, kaj ekde la komenco de elektraj retoj ili estis uzataj por fari elektron. Ventmueliloj ja preskaŭ malaperis, sed estis reinventitaj en la 1950-aj jaroj. Nun oni nomas ilin ventoturbinoj, sed la esenco restas la sama: ili laborigas la venton.

Akvo

Akvoturbinoj aplikeblas ĉie kie akvo povas esti haltigata dum sia malsupreniro: ĉefe en montaraj regionoj, sed ankaŭ malpli grandskale apud kluzoj aŭ apud baraĵoj kiuj reguligas la fluon de riveroj por preventi subakvigojn. En Francio, apud Saint-Malo sur la rivero Rance en Bretanio, oni malfermis en 1966 centralon de 240 MW kiu uzas tajdoenergion. Ĉar la tajdoj en tiu loko estas tre fortaj (mezume 8 m da diferenco inter alta kaj malalta tajdoj), kaj la natura reliefo permesis ĝin, oni fermis per baraĵo de 700 m, rezervujon kies maksimuma surfaco okupas 22 km2. Enlasante kaj ellasante akvon, oni faras elektron. En 2011, pli granda tajdocentralo ekfunkciis en Sud-Koreio.

Vento

Ventoturbinoj estas uzeblaj en multaj lokoj, sed ĉefe apud maroj, en ebenaj regionoj kaj sur montaj pintoj. En Belgio, 380 MW estas instalitaj en la maro, 420 MW en Flandrio, kaj 576 MW en Valonio. Por instali ventoturbinon, oni bezonas permeson. Kompreneble oni ne permesas turbinojn tuj apud domoj: ili ĝenus pro la bruo, kaj pro la moviĝanta ombro. Imagu ke dum tuta horo, kiam la suno troviĝas en la bona direkto, via ĉambro ĉiusekunde pliheliĝas kaj malpliheliĝas. Oni malpermesas turbinojn kiuj tiel ĝenus la najbarojn. Sed en Flandrio oni ofte ankaŭ malpermesas tiel nomatan "vidan malpurigon". Temas pri ideologia elekto: mi ne ŝatas pacan uzadon de venta energio, tial mi ne volas vidi ĝin.

Suno

La ĉefa fonto de energio sur Tero estas la suno. La suna energio kiu atingas la teron estas 9000-foje la kvanto kiun nun uzas la homoj. La suno estas la energiofonto de plej multaj vivaĵoj, inkluzive de nia manĝaĵo. Ĝi kaŭzas la veteron, kaj tial estas la fonto de ventoenergio kaj de plej multa akvoenergio (nur la tajdoj venas ĉefe de la luno). Sed multa energio restas ankoraŭ disponebla se ni uzas bonan teĥnikon por kapti ĝin.

Por kapti sunan energion, krom per agrikulturo, ekzistas tri grandaj sistemoj: kaptado de varmo ĉe malalta temperaturo, koncentrigo de sunradioj por kapti varmon ĉe alta temperaturo, kaj rekta konverto de videbla lumo al elektro.

Por fari elektron, la plej efika metodo estas tra alttemperatura varmo. Sed tio eblas nur ĉe daŭre suna vetero: necesas radioj kiuj venas rekte el la suno, kiujn oni povas koncentri per speguloj al centra punkto aŭ linio. Alttemperaturaj instalaĵoj troviĝas en kalifornia dezerto, kaj estas planataj en diversaj landoj de norda Afriko kaj en Hindio. En Eŭropo troviĝas tia instalaĵo apud Sevilo en Hispanio.

Diffuzita lumo, ĉe nuba vetero, estas kaptebla nur per fotovoltaaj paneloj. En Belgio, oni uzas nur ilin por fari sunan elektron. Ilia efikeco estas ĉirkaŭ 10 %. Komparu tion kun la 40 % de varmegaj suncentraloj, sed komparu ankaŭ kun la 1 % obtenata de plantoj per fotosintezo.

Tervarmo kaj marondoj

En vulkanaj regionoj, oni povas uzi tervarmon por fari elektron. Principe, tio eblas ankaŭ en nevulkanaj regionoj kiel Belgio, se oni foras sufiĉe profundan truon. Sed la tersurfaco elradias mezume nur 0,032 vatojn da subtera varmo je kvadrata metro. Tio signifas ke borita truo funkcios kiel varmominejo. Oni elprenos la lokan varmon ĉe la truo, aŭ el akvotralasanta volumo inter du truoj, kaj post tridek jaroj, kiam la varmo estos elĉerpipita, oni forlasos la truojn. Nur post du mil jaroj, la loko denove estos sufiĉe varma.

Alia, ankoraŭ eksperimenta, fonto de energio, estas marondoj. Ĝi verŝajne neniam estos uzata grandskale, sed ĝi povas utili ĉirkaŭ havenoj, kie tiaj instalaĵoj amtempe povos helpi ĉe la protekto kontraŭ tro energiaj ondoj.

Adaptoj en la elektra reto

Unua fazo

La elektra reto ĝis nun estas konstruita kiel simpla distribuosistemo, el la plej ofte grandaj produktocentraloj, al pli multaj kaj pli malgrandaj uzantoj. Lande, ekzistas pluraj interligoj, tiel ke se unu centralo elfalas, aliaj centraloj povos transpreni. Inter najbaraj landoj ankaŭ ekzistas kelkaj tiaj interligoj, kvankam pli malmultaj. Por tempe egaligi produktadon kaj demandon, ekzistas specialaj bufrocentraloj, kiel en Belgio la pumpilcentralo de Coo.

Ĝis kontribuo de maksimume 25 %, renovigeblaj fontoj povas simple anstataŭi tradiciajn centralojn, sen speciala adapto de la reto.

Dua fazo

Ĉe pli granda kontribuo, necesos adaptoj. La ĉefaj novaj fontoj de renovigebla energio estas suno kaj vento. Ambaŭ estas forte dependaj de la vetero, kaj kvankam eblas, oni ne ŝatas malŝalti ilin. Tial necesos aliaj aranĝoj por ebenigi pintojn kaj valojn de la produktado. Oni povas ebenigi geografie kaj tempe.

Geografie, oni povas plifortigi la interligitecon de elektraj retoj en Eŭropo, kaj ne nur inter najbaraj landoj. Ventoturbinoj en norda Germanio povus provizi elektron al uzantoj en Hispanio, kaj la postan tagon suncentraloj en Hispanio provizos uzantojn en norda Germanio. Oni ankaŭ pensas pri interkontinentaj ligoj, sed tio estos por pli fora estonto.

Por tempa ebenigo, oni povas pligrandigi kaj plimultigi la bufrocentralojn: unue pumpilcentralojn, kie la reliefo ebligas ilin, ĉar ili estas la plej efikaj. Malpli efikaj, sed kompareblaj, estas centraloj kiuj kunpremas kaj laŭbezone malkunpremas aeron. Oni uzas ilin en ebenaj landoj kiel Nederlando. Kaj oni eĉ pensas pri la uzado kiel bufro de baterioj de elektraj aŭtomobiloj. Por tio oni uzus tiel nomatan saĝan reton.

Saĝa reto

Saĝa reto estas elektra reto en kiu uzantoj kaj produktantoj interŝanĝas informojn. Por bone funkcii, tia reto devas sekvi difinitan normon, kiu diras kiujn informojn sendi, en kia formo. Tio ankoraŭ ne ekzistas, sed oni jam faris provojn en limigitaj regionoj, dum limigita tempo, por elprovi la eblojn kaj malkovri kaj solvi problemojn.

Celo de saĝa reto estas reciproka adapto de produktantoj kaj konsumantoj. Plej ofte, oni pensas pri stirado de la konsumantoj el la reto, sed ankaŭ la stirado de produktantoj, kaj la administrado de la reto mem povus esti plibonigitaj.

Informoj de konsumantoj al la reto eble venos nur de la mezuriloj: la elektrokompanio povos ĉiumomente legi la totalan konsumon de ĉiu domo, sed ankaŭ la nun uzatan povumon. Tiel ĝi povos kalkuli kiom da kurento kuras tra ĉiu unuopa linio, kaj kie oni riskas troŝarĝiĝon.

Informoj de la reto al la konsumanto estus ĉefe tarifoj. Oni uzus pli da tarifoj ol la nunaj du (nokta kaj taga). La tarifo ĉiumomente spegulus la disponeblan elektron, kaj aparatoj kiuj komprenas la mesaĝojn povus ĉiumomente adapti sin al la aplikata tarifo. Fridujo povus celi pli malaltan temperaturon kiam la elektro estas malmultekosta, por uzi tiun rezervon de malvarmo kiam la prezo estos pli alta. Lavmaŝino povus esti programita por esti preta post kvin horoj, dum fakte ĝi devos labori nur dum unu horo seninterrompe. Laŭ la atendita evoluo de la prezo, ĝi mem decidos kiam ĝi ekfunkcios. Kaj elektraj aŭtoj, kiuj ofte dum longa tempo restas ligitaj al ŝargilo, povus dum tiu tempo ne nur esti ŝargitaj ĉe malalta prezo, sed ankaŭ parte malŝargitaj kiam la prezo estas pli alta.

Tria fazo

Tiaj bufroj, kaj la saĝa stirado de konsumo, helpos por reguligi la ĉiutagan produktadon kaj konsumadon, sed ĝi ne forprenos sezonajn neregulaĵojn. Ekde 75 % renovigebla elektro, necesos aliaj adaptoj. Oni enkondukos longtempajn (sezonajn) bufrojn.

Pri kio temas? Unue, oni povas uzi superfluan elektron por fari brulaĵojn. En tiu fazo, plej multaj aŭtomobiloj jam uzos elektron el baterioj por moviĝi. Sed ekzistas veturiloj kiuj neniam povos uzi bateriojn, ekzemple rapidaj aviadiloj kaj raketoj kiuj ne povas funkcii per elektro, aŭ transoceanaj ŝipoj, kiuj bezonus tro grandajn kaj tro pezajn bateriojn por enteni la tutan necesan energion por unu vojaĝo. Tiuj veturiloj ja povas esti adaptataj al brulaĵoj produkteblaj per elektroĥemio: gasformaj hidrogeno kaj metano, kaj likva metanolo. Tiuj elektraj brulaĵoj ankaŭ povas esti uzataj, kiam elektro kaj varmo estas bezonataj, en instalaĵoj por samtempa produktado de elektro kaj varmo.

Due, la elektron kiu restas post plenigado de mallongtempaj bufroj kaj post ĥemia uzado, oni povas konservi kiel varmo. Normale, kiel mi jam eksplikis la antaŭan fojon, elektro estas multe pli valora ol la samenergia varmo. Sed ĉar ĉi tiu elektro venas el jam ekzistantaj kaj bezonataj ventoturbinoj, kaj alia uzado provizore ne eblas, fari subteran rezervon de varmo por la venonta vintro ja povas esti bona apliko.

Kaj nur kiam ankaŭ la varmorezervujoj plenos, oni malŝaltos turbinojn.

Varmigado

Pri varmigado de domoj, mi jam parolis pasintfoje. Brulaĵojn oni prefere uzu por samtempa farado de varmo kaj elektro. Ĉar tiu teĥniko estas komplika, kaj bezonas multan spacon, oni uzu ĝin en oficejoj kaj varmdomoj, kaj por komuna hejtado de apartementejoj kaj urbaj kvartaloj. La individua uzado de varmo estu mezurata kaj individue pagata. Tiurilate varmoreto estu kiel elektra reto, nur malpli granda (kvartala kaj ne landa).

Anstataŭ fosiliajn brulaĵojn oni uzu bruligeblajn defalaĵojn, ne speciale kulturitan brulaĵon. Fertila tero estas tro valora por malŝpari ĝin por tia apliko. Fertilan teron oni uzu por agrikulturo (farado de manĝaĵoj kaj industriaj bezonaĵoj kiel fibroj por tekstilo), por silvikulturo (farado de ligno por papero kaj por mebloj), kaj cetere por naturo.

Oni ofte diras, ke betokampo ĉiujare faras tiom da oksigeno kiel alta arbaro. Kaj jes, dum ili kreskas, betoj faras oksigenon el karbondioksido kaj arboj faras oksigenon el karbondioksido, kaj dividite per la okupata surfaco ilia produktiveco estas komparebla. Sed oni ne komparu tiel. Betoj kreskas, kaj poste estas manĝataj. Arboj kreskas kaj mortas kaj putriĝas. Sume nek unu, nek la alia faras oksigenon. La sola diferenco estas, ke arbaro, kaj certe alta, tropika pluvarbaro, entenas pli da karbono ol betokampo. Alta arbaro estas rezervo de karbono ne transformita al karbondioksido. Altajn arbarojn oni konservu kiel oni konservu subterajn rezervojn de petrolo kaj karbo. Kaj ĉiuspecaj naturaj parkoj, ankaŭ malaltaj, utilas por ekologia diverseco. Oni ne anstataŭu ilin per kampoj sur kiuj kreskas nur brulaĵo.

Defalaĵoj ne sufiĉos por varmigado. Krom bruligaĵojn, oni uzos renovigeble faritan elektron, prefere ne por rekte transformi ĝin al varmo, sed por funkciigi varmopumpilon. La pumpita varmo povas veni el la ekstera aero, sed nur en jam sufiĉe varmaj landoj. En Belgio, kaj pli norde, oni ĉefe uzos subteran varmon, prefere el rezervo replenigata ĉiusomere.

Transporto

La estonto de aŭtomobiloj estas elektra. Oni tamen ne komencu tro frue per tio. Se ĉiu elektro venas el fosilia brulaĵo, elektraj veturiloj uzos pli da brulaĵo en la centraloj, ol veturiloj kiuj forbrulas sian brulaĵon mem. Sola escepto estas fervojveturiloj, ĉar ili povas uzi elektron rekte el la reto. Elektraj centraloj tre efike uzas la brulaĵon, kaj la reto tre efike transportas la elektron. Sed baterioj estas malpli efikaj: ilia efikeco valoras nur 70 % (en 2015). Super la perdoj en la centralo, super la perdoj en la reto, la baterio perdigas ankoraŭ 30 % de la energio kiu atingas ĝin. Pure perbateriajn veturilojn oni ne enkonduku antaŭ ol minimume 20 % de la elektro estas farata per renovigebla metodo. Vere utilaj ili estos nur ekde 30 %. Iuj landoj jam atingis tiun sojlon, sed Belgio ne estas inter ili. Ĉi tie elektraj aŭtomobiloj estas ekstremaj malpurigantoj.

Ĉe la transiro al elektra veturado, oni ankaŭ pensu pri impostoj. Ĝis nun, aŭtomobilistoj pagas unufojan imposton kiam ili aĉetas novan veturilon, kaj poste ili pagas fiksan ĉiujaran imposton. Ambaŭ impostoj dependas de la kapabloj de la veturilo, sed tute ne de ĝia uzado: por aŭto en garaĝo oni pagas egale multe kiel por aŭto sur la vojo. Por korekti tion, oni devas pagi akcizon por la brulaĵo. Almenaŭ en Eŭropo, tiu akcizo estas pli granda ol la normala aldonvalora imposto, kaj ĝi aplikiĝas nur al brulaĵoj por veturiloj. Ĉe benzino tio okazas aŭtomate: benzinon oni uzas nur por veturiloj. Sed ankaŭ dizela oleo estas pli multekosta ol hejtoleo, kvankam teĥnike la sola diferenco estas la koloro. En hejtoleon oni aldonis malfacile forigeblan kolorigilon. Se ĉe kontrolo oni trovas tiun koloron en veturilo, la aŭtisto devos pagi monpunon, kaj aldone pagi nepagitaĵon, kvazaŭ li antaŭe ĉiam rulis nur per hejtoleo.

Tian sistemon oni povas uzi ĉe likvaj brulaĵoj, sed ĝi estas malfacile adaptebla al gasoj, kaj tute maleblas por elektro. Elektro ne havas koloron, kaj ne povas havi ĝin. Por ke elektraj veturiloj pagu laŭ la uzado, necesas tute nova sistemo. La sistemo kiu uzas satelitojn por mezuri la veran uzadon de la vojoj jam ekzistas por kamionoj, kaj ĝi povos esti ĝeneraligata por anstataŭi la nunan imposton sur veturilaj brulaĵoj. Por anstataŭi tiun akcizon, la nova imposto ja devos esti imposto sur la uzita energio, taksata kiel la produto de motora povumo kun trairita distanco, kaj ne nura imposto sur la distanco.

Aliaj problemoj

Jen ĉio kion mi ankoraŭ volis diri pri energio. La sekvantajn temojn mi nur mallonge mencios, sed se iu havas ideojn pri ili, ni povos diskuti.

Limigita kvanto da krudmaterialoj

Manko de krudmaterialoj ne estas nova problemo. Kiam homoj lernis tranĉi viandon kaj dehaki arbojn, ili uzis por tio akrigitajn ŝtonojn. Sed nur kelkaj rokspecoj estas sufiĉe akrigeblaj. La uzado de metaloj origine estis solvo por pligrandiĝanta manko de bonaj ŝtonoj.

Mankon de krudmaterialoj oni ĉiam solvis en tri paŝoj:

Mi povus resumi tion al

Demografiaj problemoj

Ni baldaŭ estos tro multaj homoj en la limigita spaco de nia tero, kaj aliaj atingeblaj planedoj ne estas facile enloĝeblaj. Krome, en iuj landoj la loĝantaro kreskas pli ol en aliaj, kaj tio neeviteble kondukos al konfliktoj.

Ĉu eblas solvi tion per militoj? Danĝera ideo. Militoj ĉiam estis natura reago de homoj kiam en alia lando troviĝis io kion ili bezonis mem. Sed kun la ekzisto de atomaj bomboj, vere granda milito povus konduki al fina katastrofo.

Sed ĉu ekzistas alia solvo? Oni diras, ke en landoj kun sufiĉe bona sociala sekureco, homoj faras malpli da infanoj, ĉar infanoj parte estas konsiderataj kiel tiuj kiuj subtenos nin kiam ni estos maljunaj. Organizita solidareco povus helpi. Aldone, ni certe devos paroli, kaj kompreni unu la alian. Kaj kompreni nian komunan situacion.

 


Dato en kiu tiu ĉi paĝo estis lastfoje aktualigita: 2020-12-10