Kalkuli la daton de pasko

Por perkomputile kalkuli paskon, oni uzas serion da entjeraj dividoj (dividoj kun kvociento kaj resto).

Gregoria kalendaro (algoritmo de Delambre)

Dividato Dividanto Kvociento Resto   (Ekzemplo)
Jaro 19 a 19 1
Jaro 100 b c 2015 100 20 15
b 4 d e 20 4 5 0
b + 8 25 f 28 25 1
b - f + 1 3 g 20 3 6
19∙a + b - d - g + 15 30 h 43 30 13
c 4 i k 15 4 3 3
32 + 2∙e + 2∙i - h - k 7 L 22 7 1
a + 11∙h + 22∙L 451 m 166 451 0
h + L - 7∙m + 114 31 Monato Tago - 1 128 31 4 4

Ne forgesu aldoni unu por trovi la tagon.

Julia kalendaro (algoritmo de Butcher)

Dividato Dividanto Kvociento Resto   (Ekzemplo)
Jaro 19 a 19 1
Jaro 7 b 2015 7 6
Jaro 4 c 2015 4 3
19∙a + 15 30 d 34 30 4
2∙c + 4∙b - d + 34 7 e 60 7 4
d + e + 114 31 Monato Tago - 1 122 31 3 29

Ne forgesu aldoni unu por trovi la tagon, kaj por konverti la daton de ortodoksa pasko al la gregoria kalendaro, vi devos, por la jaroj 1900 ĝis 2099, aldoni 13 tagojn al la trovita dato.

Kelkaj derivitaj datoj, apud datoj de la islama kalendaro

Katolika Ortodoksa Hebrea Islama
Dimanĉo de Pardono Pasko - 49 2015-02-22
Cindra Merkredo Pasko - 46 2015-02-18
Sankta Vendredo Pasko - 2 2015-05-03 2015-04-02
Pesaĥo & Krucumo 14-a de nisan 2015-04-04
Pasko Pasko 2015-04-05 2015-04-12
Ĉieliro Pasko + 39 2015-05-14 2015-05-21
Pentekosto Pasko + 49 2015-05-24 2015-05-31
Komenco de Ramadano 1-a de ramadan 2015-06-18
Sukerfesto 1-a de ŝaŭal 2015-07-18
Oferfesto 10-a de du-al-hiĝa 2015-09-24

La islamaj datoj en la tabelo estas kalkulitaj uzante mezuman monatlongon de 29,530588 tagoj (354,367056 tagoj en jaro). Oficiale la komenco de ĉiu monato ne estas determinita per kalkulo, sed per observado de la luno. Tial la tabelo kelkfoje povas erari je unu tago.

 


Dato en kiu tiu ĉi paĝo estis lastfoje aktualigita: 2023-04-06