Hodiaŭ, mi parolos pri kalendaroj, kaj pri la tempo ĝenerale, sed ĉefe pri kalendaroj.
Mi prezentos tri kalendarojn, kiujn mi elektis ĉar ili gravas por la vivo ĉe ni, sed ankaŭ ĉar ili estas ekzemploj de tri ĉefaj tipoj de kalendaroj. La romia kalendaro, kun la subtipoj julia kaj gregoria, estas nia oficiala kalendaro kaj ekzemplo de suna kalendaro. La hebrea kalendaro ne estas uzata ĉe ni, sed ĝi ja influis niajn festojn de pasko kaj kelkajn aliajn. Ĝi ankaŭ estas ekzemplo de sun-luna kalendaro. Kaj la islama kalendaro, kiu determinas la religiajn festojn de 6 % de la enloĝantoj de Belgio, estas ekzemplo de pure luna kalendaro.
Mi komencos per kelkaj astronomiaj konsideroj. Poste mi pli detale prezentos la tri kalendarojn. Mi ankaŭ priparolos la nombradon de la jaroj, problemo kiu ĉiam rilatas al difinita kalendaro, sed tamen ne estas plene determinita de ĝi. Poste mi parolos pri la semajno, kiu ŝajnas esti parto de la tri kalendaroj, sed kiun ni ankaŭ povas konsideri kiel dua kalendaro, uzata samtempe kun la unua. Fine, mi parolos pri la subdivido de la tago: pri la loka tempo, la oficiala tempo laŭ horzonoj, kaj la nuna difino de la fizika tempounuo, la sekundo.
Por komenci do: iom da astronomio.
La fundamenta unuo de ĉiuj kalendaroj estas la tagnokto. Mi nomos ĝin tago, pensante pri tiu dekkvinprintempa junulo kiu travivis ankaŭ dek kvin aŭtunojn. Printempo estas alia vorto por jaro.
Astronomoj distingas diversajn tempounuojn, kiujn ĉiujn ili nomas tago, kaj distingas per adjektivo. Plej facile kaj plej precize mezurebla, ankaŭ plej konstanta, estas la sidera tago. Sidera tago estas la tempo inter du trapasoj, por surtera observanto, de fiksa stelo tra ĝia plej alta punkto. Fiksa stelo estas lumobjekto kiu troviĝas tiom malproksime, ke dum homa vivo ĝi ŝajnas ne moviĝi relative al aliaj fiksaj steloj: ĝia ŝanĝiĝanta direkto montras nur nian propran movadon.
Sed nia laboro ne estas lumigita de Siriuso, kaj ni ne dormas kiam tiu stelo estas nevidebla. Nia referenco estas la suno, kaj tiun ni vidas nur 365-foje dum 366 sideraj tagoj. La kalendara tago tial estas suna tago.
Alia grava tempodaŭro estas la monato, astronomie la sinoda monato. Sinodo signifas kunveno, kaj temas pri ŝajna kunveno de Luno kaj Suno: ne pri preciza kunveno en unu direkto kiel okazas dum eklipsoj, sed pri la pli regule revenanta transiro de proksimiĝo al malproksimiĝo. Monato gravas por vojaĝantoj kaj por maristoj (ĉu maraj vojagantoj, ĉu fiŝistoj). Vojaĝantoj preferas vojaĝi en periodoj dum kiuj la noktoj estos lumaj. Maristoj interesiĝas pri kiam iu haveno estos atingebla. Tio dependas de la tajdoj, kaj tial de la horo de la tago, kune kun la pozicio de la tago en luna monato. La mezuma daŭro de sinoda monato estas 29,530588 mezumaj kalendaraj tagoj.
Trie gravas la jaro. Astronomie temas pri la tropika jaro, la periodo kiu determinas la sezonojn. Kampuloj organizas sian laboron laŭ la sezonoj, kaj preskaŭ ĉiuj homoj interesiĝas pri la vetero. Tropika jaro daŭras ĉirkaŭ 365,24219 tagojn, aŭ 12,368267 monatojn.
Plej multaj kalendaroj konas ion simila al jaro, kaj ion similan al monato. Sed ĉar la precizaj longoj de jaro kaj monato estas malfacile kombineblaj, oni devis decidi pri kio plej gravas: la lunaj aspektoj aŭ la sezonoj. Agrikulturaj popoloj ofte preferis sunan kalendaron. Komercistoj, paŝtistoj kaj maristoj preferis lunan kalendaron. Kaj multaj tamen provis kombini la nekombineblan.
Pri la romia kalendaro antaŭ Julio Cezaro ekzistas multaj legendoj, sed malmulto estas certa. Ŝajnas ke origine la kalendaro estis luna, kun almenaŭ dek lunaj monatoj en jaro. Ĉu iam la jaro nombris nur dek monatojn? Ekspliko pri tiu legendo povus esti, ke la vintra tempo restis ekster la kalendaro: la jaro komenciĝis per marto kaj finiĝis per decembro. Januaro kaj februaro estis nur poste enkondukitaj. Sed alia ekspliko estas, ke iam oni distingis dek sezonojn, sed tiuj sezonoj ne koincidis kun kalendaraj monatoj. Nepoj misinterprtis geavajn rakontojn pri dek sezonoj.
Ke origine la kalendaro estis luna, videblas en la stranga maniero per kiu romianoj indikis la datojn. La unua tago de monato estis la kalendoj (latine kalendae, plurala vorto), kaj ĉiuj tagoj estis indikitaj kiel nombro da tagoj ĝis la kalendoj, la nonoj aŭ la idoj de monato. Origine, la kalendoj koincidis kun novluno, la nonoj kun la unua kvaronluno, la idoj kun plenluno. La dua kvaronluno ja havis nomon (tubilustrium), sed ĝi ne estis uzata kiel kalendara referenco.
Dum longa periodo la nombro da tagoj en monato estis 29 (plej multaj monatoj) aŭ 31 (marto, majo, julio kaj oktobro). Romianoj preferis neparajn nombrojn. Nur februaro nombris 28 tagojn.
Iam, la romianoj ankaŭ konis dektrian monaton. Ĉar suna jaro daŭras 12,368 lunajn monatojn, oni verŝajne dum kelkaj jarcentoj uzis supermonatojn por plilongigi certajn jarojn (11-foje en ciklo de 24 jaroj, kio kondukis al jarlongo de mezume 12,458333 monatoj). Tiu supermonato nomiĝis mensis intercalaris (Plutarko, kiu vivis post tiu periodo, nomis ĝin mercedonius, sed tio neniam estis la oficiala nomo), ĝi daŭris nur 22 aŭ 23 tagojn, kaj estis intermetita inter la 23-a kaj la 24-a de februaro.
Tiu sistemo iam estis bone ellaborita, sed tro komplika. En la tempo de Cezaro neniu plu konis la sistemon, kaj fakte estis la "pontifex maximus" ("supera pontofaranto" inter homoj kaj dioj) kiu, kiel ĉefo de la pastroj de la diversaj dioj, determinis la festotagojn, kaj tial ankaŭ la kalendaron.
En 63 antaŭ nia erao, Julio Cezaro estis elektita pontifex maximus. Estis lia unua politika funkcio. Poste li militis en Gaŭlo kaj diversaj aliaj lokoj, havis filon kun la reĝino de Egiptio, revenis en Romon kaj iĝis diktatoro, sed tuttempe li ankaŭ restis pontifex maximus, ĉar la funkcio estis tutviva.
En 46 a.K. li enkondukis novan kalendaron, inspiritan de egiptiaj astronomoj, sed sekvantan laŭeble plej bone la romiajn tradiciojn. La jaro 46 estis tre longa transira jaro. Ĉar li volis restarigi marton kiel fruprintempa monato, li escepte aldonis du monatojn al jaro kiu normale jam estis superjaro, farante entute jaron de 445 tagoj. Ekde la unua de januaro de 45, validis la nova sistemo, kiu ne plu sekvos la lunon, sed nur la sezonojn. Supermonatoj ne plu ekzistis, sed la 12 restantaj monatoj devis sume daŭri 365 aŭ 366 tagojn. Monatoj 31-tagaj (marto, majo, julio kaj oktobro) restis senŝanĝaj, sed 29-tagaj monatoj ricevis po unu aŭ du aldonajn tagojn. Februaro restis 28-taga, krom en superjaroj (ĉiu kvara jaro), kiam oni aldonis supertagon post la 24-a.
Ĉu iu scias kiel oni nomas superjaron en la franca? - Se ne, mi tuj respondos.
La 24-a de februaro en normala jaro estas la kvina tago antaŭ la unua de marto, latine "ante diem sextum kalendas martis". Eble vi komprenas sextum kiel sesa, kaj iel vi pravas, sed nur se vi nombras kiel oni faris en Romo: tri tagojn antaŭ hodiaŭ estis mardo: hodiaŭ estas ĵaudo, hieraŭ merkredo, kaj la trian tagon estis mardo. La supertago estis dua tago 24-a de februaro, latine "ante diem bis sextum kalendas martis". De tie venas la franca vorto por superjaro: année bissextile estas jaro kun tago "bis sextum".
Post la julia reformo, oni daŭre uzis kiel referencojn la kalendojn, nonojn, kaj idojn. Kalendoj estis la unua tago de monato. Idoj estis la 15-a de marto, majo, julio kaj oktobro, la 13-a de aliaj monatoj. Nonoj okazis 8 tagojn antaŭ la idoj. |
45 antaŭ Kristo estis do la unua jaro de la nova kalendaro, kaj ĝi estis normala jaro. La sekvantan jaron, je la idoj de marto (la 15-an de marto), Cezaro estis murdita. Li neniam aplikis sian sistemon de superjaroj.
Liaj postsekvantoj volis apliki la novan kalendaron, sed ili miskomprenis la regulon pri la superjaroj: ili enkondukis superjarojn ĉiun kvaran jaron, sed laŭ romia sistemo: post 45 do en la jaroj 42, 39, 36, 33, 30, 27, 24, 21, 18, 15, 12, kaj 9.
En 12 a.K., imperiestro Aŭgusto iĝis pontifex maximus. Ekde tiam, ĝis la enkonduko de kristanismo kiel ŝtata religio, la
titolo restos ligita al tiu de imperiestro. Aŭgusto rimarkis la eraron de siaj antaŭuloj, kaj inter 9 a.K. kaj 8 p.K. li
transsaltis tri superjarojn. Tiel la jaro 8 p.K. estis la unua superjaro laŭ la kvarjara ciklo antaŭvidita de Julio
Cezaro.
700 jarojn post Cezaro, Mohameto havis la saman problemon. En lia regiono, oni uzis lunan kalendaron kiun oni adaptis al la suna jaro per intermeto de supermonatoj, kaj neniu konis bonan sistemon. Sed Mohameto havis plian problemon: li ne estis pontifex maximus. La araboj komercis kun diversaj landoj, kaj en ĉiu lando la loka potenculo ĉiujare decidis ĉu li aldonos monaton aŭ ne. Kaj Mohameto estis senpova: lia sola forto estis la vorto de Dio. Feliĉe, Dio komprenis tion, kaj li donis solvon, en la korano, ĉapitro 9, versoj 36 kaj 37:
Vere la nombro de la monatoj ĉe Allah estas dek du laŭ la leĝo de Allah ekde la tago, kiam Li kreis la ĉielon kaj la teron. Kvar el ili estas sanktaj. Tiu estas la ĉiama religio. Do ne peku je tio, kaj batalu kontraŭ la idolanoj ĉiuj kune, kiel ili batalas kontraŭ vi ĉiuj kune, kaj sciu, ke Allah estas kun la justuloj.
Vere enmeti krommonaton estas pliigo de la miskredo. Pro tio la miskredantoj eraras. Ili permesas tion en unu jaro kaj malpermesas ĝin en alia jaro, por konkordi je la nombro de la monatoj, kaj ili permesas, kion Allah malpermesis. La malboneco de iliaj agoj fariĝas bela laŭ ili. Allah ne gvidas la popolon miskredantan.
Per apliko de la dia ordono, la jaro daŭras mezume 354,367056 tagojn. Estas 33 islamaj jaroj en 32 sunaj jaroj. Ne ekzistas regulo kiu diras ĉu iu monato daŭru 29, ĉu 30 tagojn: la komenco de monato estas determinita per observado de la ĉielo: ĝi okazas tuj post novluno, kiam oni ekvidas maldikan arkon. Se la ĉielo estas nubkovrita, nova monato komenciĝas plej malfrue 30 tagojn post la antaŭa monato. Praktike, oni ofte antaŭkalkulas datojn per diversaj astronomiaj formuloj, kiuj eĉ enkalkulas la lokon kie oni troviĝas. En Belgio estas la islamana ekzekutivo kiu decidas pri la komenco kaj fino de la fasta monato.
La hebrea kalendaro estas kombinita sun-luna kalendaro. En bibliaj tempoj, eble ĝis antaŭ 2500 jaroj (la babilona ekzilo), tiu kalendaro estis kiel la islama bazita sur rekta observado de la ĉielo: monatoj komenciĝis kun la unua videbla lunarko, kaj aldona vintra monato adaro 1 estis intermetita antaŭ la normala adaro kiam en la antaŭa jaro la monato nisano, normale la unua printempa monato, estis tro frua.
En la komenco de nia erao oni eble jam uzis kalkulitan kalendaron, sed ne estas certeco pri tio. La nuna kalendaro estis enkondukita (aŭ oficiale fiksita) en la jaro 359, de la patriarko Hilelo la dua. Ĝi estas kalkulita kalendaro kiel la julia, nur pli komplika.
Pri la nombro de monatoj en jaro, la sistemo estas sufiĉe simpla. 19 jaroj preskaŭ ekzakte egalas al 235 monatoj. Tial oni uzas ciklon de 19 jaroj, el kiuj 12 estas normalaj (12-monataj) kaj 7 estas superjaroj (13-monataj).
Se temas pri la nombro da tagoj, la sistemo estas pli komplika. Regula jaro konsistas el ses 29-tagaj kaj ses 30-tagaj monatoj, kaj en superjaro, la aldona monato estas 30-taga. Regula normala jaro longas 354 tagojn, regula superjaro 384 tagojn. La tuta ciklo de 19 jaroj tiel konsistus el 6936 tagoj, kio estas maltro. En cent jaroj, oni devus aldoni 19 tagojn. Sed estas pli komplike.
Plej laste komence de la jaro oni kalkulas la longon de la jaro. Unue oni kalkulas kiam teorie okazos la sekvonta novjara novluno. Por tio, oni eliras el tre precize fiksita mezuma monatlongo (la unuo estas unu 1080-ono de horo, iom pli ol tri sekundoj), kaj el fiksita tempo de la unua novluno. Poste, oni adaptas la kalkulitan daton per la sinsekva apliko de kvar reguloj, kiuj konsideras la semajntagon kaj horon de la novluno, kaj la faktojn ĉu la nuna jaro kaj ĉu la sekvonta jaro estas superjaroj. La reguloj estas tiaj, ke la jaro povas esti regula, plilongigita je unu tago, aŭ malplilongigita je unu tago. Plie, la unua tago (la unua de tiŝro, kiu situas en niaj septembro aŭ oktobro) ĉiam estos lundo, mardo, ĵaŭdo aŭ sabato, kaj la postan jaron oni senprobleme povos plenumi la samajn kondiĉojn.
Kial jarkomenco dependu de semajntago? Kaj kial malplilongigi jarojn? Mi ja diris ke regula jaro jam estas tro mallonga? La respondo estas, ke festoj okazas en fiksitaj datoj, sed pro la malpermeso kuiri aŭ porti ŝarĝojn en sabato, tiuj fiksitaj datoj ne povas esti kiuj ajn semajntagoj. La paskoperiodo ne povas komenciĝi per dimanĉo, ĉar la antaŭan tagon oni devas prepari la manĝaĵojn por la tuta periodo. Kaj gaje svingi branĉojn de kvar specoj de arboj, kiel okazas dum la laŭbofesto, ne eblas en sabato. Tiaj problemoj ne realiĝos, se la jaro komenciĝas per taŭga semajntago.
La aldonon aŭ forigon de tago oni aplikas al unu el la du monatoj post tiŝro: ĥeŝvano, normale 29-taga, povas ricevi plian tagon, kaj kislevo, normale 30-taga, povas perdi unu.
La mezuma jarlongo estas 365,2468 tagoj, aŭ 12,368421 monatoj. La monato daŭras 29,530594 tagojn.
Por kristanoj gravas la hebrea festo de pasko. Paskon oni festas de la 15-a ĝis la 22-a de nisano. La plej grava festo de la unuaj kristanoj, nun konata kiel Sankta Vendredo, estis datreveno de la 14-a de nisano, kaj ne necese vendredo. La kristanoj de Romo kiel unuaj festis ankaŭ la sekvantan dimanĉon, la nunan Paskon.
En la komenco, la kristanoj simple sekvis la hebrean kalendaron por determini la daton de pasko, eĉ se en la ĉiutaga vivo ili sekvis alian kalendaron. Sed en la kvara jarcento, imperiestro Konstanteno la Granda prezentis sin kiel kristano. Kiel kristana imperiestro, li kunvokis la unuan koncilion de Niceo (325) por trovi respondon al teologia demando kiu jam de longe dividis la kristanojn: Ĉu Jesuo Kristo estis homo, ĉu Dio, ĉu filo de Dio? Kiom da dioj ekzistas, kaj kiom da filoj ili havas?
Aldone, la episkopoj devis solvi problemon kiu verŝajne estis problemo nur por la imperiestro mem.
Konstanteno estis duone kristano, duone adoranto de la suno. Por li estis evidente, ke la suna jaro komenciĝas kaj finiĝas per printempa ekvinokso, kaj li ne povis kompreni ke oni povas festi paskon jen fine, jen komence de la jaro. En iuj jaroj oni tiel festis paskon dufoje (komence kaj fine), kaj en aliaj jaroj oni tute ne festis ĝin.
Por plaĉi al la imperiestro, kaj ne tro perfidi la tradicion, la episkopoj decidis malligi la kristanan kaj la hebrean paskojn, kaj redifini paskon kiel la dimanĉo post la unua plenluno de printempo. Por la kalkulo oni supozu ke la printempo ĉiam komenciĝas komence de la 21-a de marto, kaj pri la movado de la luno oni preterlasu detalojn, kaj kalkulu nur per la mezuma longo de sinodaj monatoj. La kalkulmetodo de la koncilio ne estis tute klara, kaj dum unu jarcento ĝi ankoraŭ ŝanĝiĝis, sed la difino restis.
En la 14-a jarcento, oni rimarkis ke Pasko okazis ĉiam pli malfrue rilate al la vera printempo, kaj en la postaj jarcentoj, pasko pli kaj pli ofte okazis antaŭ plenluno. En la 16-a jarcento, papo Gregorio la 13-a, pontifex maximus, pristudigis la aferon, kaj fine en 1582 akceptis proponon de kalendara reformo. Por remeti la komencon de la printempo al la 21-a de marto, li forigis 10 tagojn: post ĵaŭdo la 4-a de oktobro de 1582 sekvis vendredo la 15-a de oktobro. Estonte, oni havos malpli da superjaroj. Laŭ la julia sistemo, ĉiu jaro dividebla per 4 estas superjaro. Gregorio enkondukis escepton: se la jarnombro estas dividebla per 100, sed ne per 400, la jaro estas normala. Tiel la mezuma jarlongo malpliiĝis de 365,25 al 365,2425 tagoj.
Pri la plenluno, la kalkulo estis adaptita al la nova jarlongo, sed ankaŭ iom plibonigita. Ĝi tamen restis tre simila al la antaŭa kalkulo, por ne insulti la antaŭulojn, kiuj ankaŭ faris bonan laboron.
(Por la interesatoj, mi disdonas paĝon kun la senkomputilaj kalkulmetodoj de Pasko laŭ la
julia kaj laŭ la gregoria kalendaroj, kaj alian paĝon kun la komputile uzataj kalkulmetodoj
de Delambre kaj de Butcher.)
Imagu la problemon de historiisto kiu scias pri du faktoj: fakto A okazis la 10-an de februaro de iu jaro, fakto B la 2-an de marto de la sama jaro. Li havas la impreson ke A estis sekvo de B. Ĉu tio eblas? Jes, tio eblas, kondiĉe ke la 2-a de marto de tiu jaro okazis antaŭ la 10-a de februaro. Ekzemple ĉar la jaro komenciĝis la unuan de marto, kaj finiĝis la lastan de februaro.
Ni ĉiuj scias ke septembro estas la sepa monato, oktobro la oka, novembro la naŭa kaj decembro la deka. En antikva Romo, ĝis cent jarojn antaŭ Cezaro, la jaro komenciĝis en marto kaj finiĝis en februaro. Nun la sama jaro, la sama ciklo, komenciĝas en januaro kaj finiĝas en decembro. Estas la problemo de la jarstiloj.
En anglaj tekstoj, la indikoj "o.s." (old style = malnova stilo) kaj "n.s." (new style = nova stilo) estas uzataj por distingi la julian de la gregoria kalendaro. Tio rezultas el la fakto, ke la sama leĝo kiu enkondukis en Anglion kaj Kimrion la gregorian kalendaron, ankaŭ ŝanĝis la jarstilon: de la 25-a de marto oni transiris al la unua de januaro kiel novjaro. |
Oni parolas pri jarstilo, ĉar ĝis antaŭ kelkaj jarcentoj, preskaŭ neniu interesiĝis pri la distingo inter jaroj. Kalendaro difinas senfinan ciklon. Ĉiujare okazas pluraj festoj. Oni festis la rikolton, la novan vinon, la novan lumon, la unuajn foliojn, kion ajn, sed neniu festo nomiĝis Novjaro. Jarojn oni distingis nur en kontraktoj kaj similaj skribaj dokumentoj, kaj jarstilo estis konsiderata kiel parto de ĝenerala skribstilo.
Kun la romia kalendaro, kaj ĝiaj variaĵoj julia kaj gregoria, oni povas uzi tre diversajn jarstilojn. Specife en la julia kalendaro, jaroj (depende de la loko kaj de la tempo) efektive komenciĝis la 1-an de septembro, la 25-an de decembro, la 1-an de januaro, la 1-an de marto, la 25-an de marto, la 1-an de majo, je Sankta Vendredo, je Sankta Sabato, kaj je Paska Dimanĉo.
Fakte, tiuj tri lastaj ebloj estas kune nomataj paska stilo, kaj ĉe apliko de tiu stilo ne ĉiam estas klare, kiu el la tri tagoj estas Novjaro. Nu,
eble ne tiom gravas, ĉar temas pri tri sinsekvaj tagoj: estas nur du tagoj pri kiuj oni povas dubi, al kiu jaro ili apartenas. La paska stilo estis
uzata en Brabanto de la 13-a ĝis la 16-a jarcento, en Flandrio de la 11-a ĝis la 16-a. Ĝi kondukis al tio, ke iuj jaroj estis signife pli longaj ol
aliaj, ke datoj ne ekzistas, kaj ke aliajn datojn oni distingis per la aldonoj "post pasko" (komence de la jaro) kaj "antaŭ pasko"
(fine de la jaro).
Kiam oni distingas unuopajn jarojn, oni ankaŭ povas nomi ilin. En la biblio abundas frazeroj kiel "en la tria jaro de reĝo Umo". Ne nur reĝoj de Israelo kaj Judujo estis uzataj kiel referenco, sed ĉiuj lokaj potenculoj. Ankaŭ en aliaj regionoj regis tiu kutimo. Eĉ en la Roma Respubliko, kiu estis regata ne de unu prezidento, sed de du samnivelaj konsuloj, reelektendaj ĉiujare, oni indikis jarojn kiel "la jaro de Umo kaj Aliumo". Por kompreni tiajn indikojn, helpis ke sur la ĉefa placo de Romo troviĝis muro en kiu estis gravuritaj la nomoj de ĉiuj sinsekvaj konsuloj.
Fine de la kvara jarcento, la kristana pastro kaj historiisto Paŭlo Orosio uzis la jarnombradon ab urbe condita (ekde la fondo de Romo). Lia referenco estis la fondojaro kalkulita en la unua jarcento antaŭ Kristo de Marko Terencio Varono: 753 a.K.
Alia erao kiun oni uzis en tiu tempo, estis a.D. (anno Diocletiani), enkondukita post la morto de la grava imperiestro Diokleciano, kaj kiu kalkulis ekde la komenco de lia regperiodo, la 20-an de novembro 284.
Sed en la jaro 525 de nia erao, la papo komisiis la monaĥon Dionysius Exiguus kalkuli la datojn de pasko por la venonta jarcento. La monaĥo volis forgesigi la kontraŭkristanan imperiestron Diokleciano, kaj tial li uzis en sia tabelo du jarnombrojn: la kutiman a.D. kaj la novan a.i.D. (ab incarnatione Domini, ekde la enkarniĝo de la Sinjoro). Li fiksis la daton de la naskiĝo de Kristo sen vere kalkuli ĝin, je la 25-a de decembro de la jaro 753 a.u.c. Unu el la kialoj por elekti tiun daton, estis ke tiel la jarnombroj de superjaroj estas facile rekoneblaj, ĉar divideblaj per 4.
Kvar jarcentojn poste, en 1060, la katolika eklezio oficialigis tiun jarnombradon "post Kristo", kaj poste oni ofte indikis ĝin kiel a.D. (anno Domini).
La orientaj kristanoj uzis aliajn jarnombrojn: ili kalkulis ekde la kreado de la mondo, en 5509 a.K. Rusio uzis tiun jarnombradon ĝis la 31-a de decembro de la jaro 7207. Ĝis nun, tio estas la plej granda dato en rusa historio. La postan tagon komenciĝis la jaro 1700.
Ankaŭ la hebreoj uzis, post la kalendara reformo de Hilelo, jarnombrojn ekde la kreado de la mondo. Sed ilia mondo estas 1748 jarojn pli nova ol la orientkristana. La kreado daŭris 6 tagojn, kaj komenciĝis la 5-an de oktobro (julia dato) de la jaro 3761 a.K. Tiun vesperon Dio kreis la lumon. La sekvanta tago estis la unua de tiŝro de la unua hebrea jaro.
Islamanoj, se ili ne uzas alian kalendaron, nombras la jarojn ekde la fuĝo de la profeto el Mekko al Medino, la 16-an de julio 622.
En antikva Romo, foiroj okazis ĉiun okan tagon, sendepende de la dato. Tiu oktaga semajno havis neniun mitologian signifon, nur praktikan: en foirotagoj, kampuloj vizitis la urbon, kaj urbanoj aĉetis legomojn. En la imperiestra tempo, oni kelkajn fojojn antaŭmetis aŭ postmetis la foiron okaze de grandaj festoj, aŭ almenaŭ oni diskutis pri tiu eblo. La principo de la oktaga periodo restis, sed ĝi ne estis strikte aplikata. En la sama periodo, pro influoj el la orienta parto de la imperio, oni konatiĝis kun la septaga semajno. En 321, imperiestro Konstanteno proklamis dimanĉon feriotagon dediĉitan al la suno. Per tio li fakte instalis la septagan semajnon anstataŭ la oktaga. La oktaga semajno baldaŭ poste estos forgesita.
La septaga semajno havas pli longan historion. La hebreoj reprenis ĝin de la babilonanoj, kiuj mem verŝajne konatiĝis kun ĝi en Hindio. Ankaŭ en Egiptio, oni iam subdividis la lunan monaton en kvar egalajn partojn, kio donis semajnojn de 7 aŭ 8 tagoj. Sed la hindia tradicio donis magian signifon al la nombro sep, kaj al la sep tagoj mem. Ili estis dediĉitaj al la sep moviĝantaj ĉielkorpoj: Suno, Luno, Marso, Merkurio, Jupitero, Venuso kaj Saturno.
La hebreoj ne reprenis tiun kulton de la planedoj, sed ja konis striktan leĝon, atribuitan al la kreinto mem de la universo, kiu malpermesis laboron en la sepa tago. La kristanoj reprenis tiun leĝon, kaj nur elektis alian tagon kiel la sepan. Ankaŭ islamanoj havas ĉiusemajnan preĝotagon. Ilia speciala tago estas vendredo.
Pro tiu firma religia konekto, la septaga semajno ŝajnas multe pli firma ol la oktaga semajno de la romianoj. La franca revolucio provis enkonduki semajnon de dek tagoj. Ĝi funkciis dum 13 jaroj. En Sovetunio, oni dum 2 jaroj havis semajnojn de 5 tagoj, poste dum 9 jaroj semajnojn de 6 tagoj. En 1940 oni restarigis la septagan semajnon.
Mi devas aldoni, ke tiuj tagdekoj, tagkvinoj kaj tagsesoj ne estis veraj semajnoj. La tagdekoj kaj tagsesoj ja entenis ĝeneralan ripoztagon, kaj la tagkvino entenis po unu ripoztagon por ĉiu el 5 grupoj de laboristoj. Sed ili ne estis semajnoj ĉar ili ne senĉese ripetiĝis. La tri sistemoj estis ligitaj al la jara kalendaro, tiel ke nur 360 tagoj jare apartenis al la pseŭdaj semajnoj. La 5 aŭ 6 aliaj tagoj estis specialaj, kaj trarompis la ritmon.
La septaga semajno estas nia plej malnova kaj plej stabila kalendaro. Historie ekzistas neniu indiko ke iam oni transsaltis tagon, aŭ ŝanĝis la sinsekvon de la tagoj. Mi diris ke okaze de la gregoria kalendara reformo, oni fortrancis dek tagojn. Oni fortranĉis tiujn tagojn el la jaro, sed ne el la semajno: post ĵaŭdo simple sekvis vendredo. Tial, se en babilonia teksto de antaŭ 4000 jaroj vi trovas mencion de dimanĉo, vi povas certi ke la nombro da tagoj de la menciita tago ĝis pasinta dimanĉo estas dividebla per 7. Tio povas helpi ĉe la interpreto de datoj en malnovaj tekstoj. Se vi ne certas pri la aplikita jarstilo, aŭ se vi ne scias ĉu la dato estas julia ĉu gregoria, sed la dokumento ankaŭ mencias la tagon en semajno, tiam vi povas kalkuli kiu el du hipotezoj estas la ĝusta.
Mi jam kelkajn fojojn parolis pri jarnombroj. Fakte tiaj nombroj ne ekzistas. Jaroj havas vicnumeron, ne nombron. Ne ekzistas la jaro unu. La jaro tuj post la naskiĝo de Kristo estas la unua jaro post Kristo. La jaro tuj antaŭ la naskiĝo de Kristo, estas la unua jaro antaŭ Kristo. Antaŭ jaro unu, oni atendus jaron nul. Sed antaŭ unua jaro povas troviĝi nur dua jaro, aŭ unua jaro laŭ alia direkto.
Al astronomoj tio ne plaĉas. Ili ofte devas kalkuli per observoj el tre diversaj periodoj. Pro tio ili uzas unu kalendaron por la tuta historio. Tradicie tio estis la julia kalendaro. La reformoj de Gregorio ne ŝanĝis tion: la nova kalendaro estis pli komplika ol la antaŭa, do malpli taŭga por kalkuloj. Ankaŭ, astronomoj kalkulis per jarnombroj, ne per vicnumeroj. Antaŭ la jaro unu troviĝis la jaro nul, kaj la dua jaro antaŭ Kristo estas la jaro minus unu.
Sed ankaŭ la julia kalendaro ne plu estas uzata de astronomoj. Nun ili uzas la julian tagon, sistemon proponitan en 1583 de la francdevena nederlanda historiisto kaj lingvisto Joseph Justus Scaliger, kaj promociita inter astronomoj en la dek naŭa jarcento de la brita astronomo John Herschel.
La julia tago estas la tagnombro ekde la unua de januaro de la jaro 4713 a.K.
Astronomoj ankaŭ uzas juliajn datojn, sed atentu: por astronomoj, julia dato ne estas dato laŭ la julia kalendaro. Julia dato estas reela nombro: post la julia tago oni metas decimalojn kiuj anstataŭas niajn horojn, minutojn kaj sekundojn. Tiu julia dato estas tutmonde la sama. Nova julia tago komenciĝas tagmeze, meze inter du noktoj en Greenwich.
Parolante pri datŝanĝoj: Laŭ hebreoj kaj islamanoj, nova tagnokto komenciĝas per sunsubiro. Ankaŭ ĉe ni tio estis ĝenerala kutimo, ĝis la alveno de mekanikaj horloĝoj. Kiam oni mezuris la tempon per sunhorloĝo, la tago konsistis el 12 egallongaj horoj. Ankaŭ la nokto konsistis el egallongaj partoj (12 horoj ĉe la hebreoj, 4 gardoperiodoj ĉe la romianoj). Sed la mekanika horloĝo malebligis tion: ĝi ne povis adaptiĝi al la ĉiam ŝanĝiĝantaj tempoj inter sunleviĝo kaj sunsubiro, kaj tial oni dividis la tutan tagnokton en 24 egalajn partojn. La komencoj de la ciklo de 12 horoj iĝis tagmezo kaj noktomezo. Kaj noktomezo iĝis la oficiala komenco de nova dato.
La tutmonda tempo ne multe ŝanĝis tion. Ni ĉiuj nun uzas la tempon de Greenwich, sed laŭ la lando ni aldonas aŭ subtrahas entjeran nombron da horoj de ĝi, tiel ke tagmezo okazas proksimume je la 12-a. La landa datŝanĝo okazas post la 24-a horo, apud noktomezo.
Sed antaŭ ol daŭrigi pri la oficiala tempo, mi devas ekspliki ion pri fizika tempo.
La horo estas kalendara unuo: oni uzas ĝin por indiki pozicion en la tempo. Samtempe ĝi estas fizika unuo: oni mezuras per ĝi tempodistancojn, kaj derivitajn fizikajn grandojn, kiel rapideco.
Por kalendara uzo sufiĉas la 12 lumaj kaj 12 mallumaj horoj. Kondiĉe ke ekzistu teĥnika rimedo por mezuri ilin, kaj por subdividi ilin en egallongajn minutojn, ili plene sufiĉas por fiksi rendevuon, kaj por indiki la tempon en protokolo de trafikakcidento. Sed imagu ke oni uzu ilin kiel fizika unuo. En la ĉirkaŭaĵo de lernejo ekzistas zono tridek: tie oni ne rajtas moviĝi pli rapide ol 30 kilometrojn hore. En somera tago tiu rapido estus sufiĉe malgranda: infanoj forlasantaj la lernejon riskus kuri tro rapide. En vintro, aŭ en somera nokto, pro la malpli longaj horoj, tiu sama nominala rapido estus mortiga ĉe kolizio.
En fiziko kaj teĥniko oni bezonas konstantan tempounuon. Se la tera movado estas sufiĉe regula, ĝi povas esti uzata por mezuri la tempon. Se ne, ni bezonos alian referencon.
La subdivido de la tuta tagnokto en 24 egallongajn horojn, estis unua paŝo al la difino de fizika tempounuo. La baza unuo de tempo en fiziko nomiĝas sekundo, kaj origine, tio estis unu 3600-ono de horo, unu 86400-ono de tagnokto. Sed fakte, tagnoktoj ne ĉiuj egale longas.
Du faktoroj ludas rolon en tio. Ambaŭ rilatas al la movado de la suno relative al la steloj. El nia vidpunkto, la suno kaj la steloj moviĝas de oriento al okcidento. Sed la suna tago estas pli longa ol la stela tago. Tio signifas ke la movado de la suno estas malpli rapida, kaj konsiderante la stelojn kiel fiksaj, la suno do moviĝas orienten. Estas tiu movado, kontraŭa al tiu de la steloj, kiu plilongigas la sunan tagon.
Sed depende de la sezonoj, la suno troviĝas sude aŭ norde de la ekvatoro. Inter ambaŭ, ĝi moviĝas ne strikte orienten, sed iomete sudorienten aŭ nordorienten. Kaj ĉar nur la orienta parto de tiu movado plilongigas la tagojn, ni povas konkludi ke la plej longaj tagoj okazos kiam la suno moviĝas plej strikte al la oriento, tio estas kiam ĝi troviĝas apud siaj plej suda aŭ plej norda punktoj: en decembro kaj en junio.
Due, la rapido de la suna movado ŝanĝiĝas tra la jaro. La orbito de la tero ĉirkaŭ la suno estas elipso, preskaŭ cirklo, sed iomete platigita. Kiam la tero troviĝas plej proksime de la suno, ĝia movado, kaj la ŝajna movado de la suno relative al la steloj, estas plej rapida. Tio okazas inter la 2-a kaj la 5-a de januaro, kaj ĝi ankoraŭ plifortigas la maksimumon de taglongoj de decembro, kaj malpliigas tiun de junio.
La kombinita rezulto estas ke la tagnokto kreskas de marto al junio kaj de septembro al decembro, kaj malkreskas de decembro al marto kaj de junio al septembro. Ekzemple en 1998, la 22-an de decembro, la vera tagnokto daŭris 29,9 sekundojn pli ol la referenca daŭro de 24 horoj, la 26-an de septembro ĝi daŭris 21,3 sekundojn malpli.
Pro la adicio de sinsekvaj diferencoj, la veraj tagoj daŭre forŝovas kompare al la mezuma tempo, kun plej grandaj maksimumoj de 14 minutoj en februaro (la vera tagkomenco malfruas kompare al la mezuma) kaj de 16 minutoj en novembro (la vera tagkomenco estas pli frua).
Kiam oni enkondukis la tempon de Greenwich, tio estis GMT: la mezuma suna tempo de Greenwich. La oficiala longo de tagnokto estis ĝia mezuma longo dum tuta jaro, kaj en Greenwich la oficiala noktomezo mezume koincidis kun la vera noktomezo.
Stela tagoKiam oni enkondukis la nocion de stela tago, oni jam sciis ke fiksaj steloj ne estas tute fiksaj, kaj, kvankam la diferenco estas malgranda, sideraj tagoj teorie diferas laŭ la stelo elektita kiel referenco. Sed oni ankoraŭ ne sciis la distancojn de la steloj: tial oni ne povis elekti la plej malproksimajn stelojn kiel komunan referencon. Stela tago tial uzas kiel referencon ne difinitan stelon, sed la printempan punkton: la direkto kie troviĝas la suno dum la printempa ekvinokso. Tiu printempa punkto tre malrapide moviĝas kompare al la steloj: ĝi faras unu rivoluon en 26.000 jaroj. Stela tago estas 0.008 sekundojn malpli longa ol sidera tago. |
Ĝis la komenco de la 20-a jarcento, la fizika sekundo estis difinita laŭ la mezuma tagnokto. Poste, oni redifinis ĝin kiel parto de stela tago: stela tago daŭras 86.164,091 sekundojn. Mi jam eksplikis kio estas sidera tago. Por ne tro detali: stela tago estas preskaŭ la sama.
Sed restas problemo: eĉ la stela tago ŝanĝiĝas:
En 1960 oni akceptis novan difinon de la sekundo: ĝi ne plu dependis de la rotacio de la tero, sed de la ankorau pli konstanta orbito de la tero ĉirkaŭ la suno: sekundo iĝis parto de la tropika jaro. Pli precize, ĉar ankaŭ jaroj ne egale longas, la longo de la tropika jaro kies mezo estis la komenco de 1900 estis fiksita al 31.556.925,9747 sekundoj.
Sed ĉu oni povas mezuri kaj remezuri la jaron 1900? Jes kaj ne. Unuflanke jes: diferencoj inter sinsekvaj jaroj estas tre malgrandaj kaj tre regulaj. Oni povas mezuri tiujn regulaĵojn, kaj el tio kalkuli la longon de 1900. Aliflanke ne: ju pli fora la referenca jaro, ju malpli precize oni povos mezuri ĝin. La nova difino de la sekundo estis pli bona ol la antaŭa, sed ne taŭga por uzo dum jarcentoj.
Sekundo estas la tempodaŭro de 9.192.631.770 cikloj de la radiado kiun donas la transiro inter la du hiperfajnaj niveloj de la baza stato de atomo de cezio-133. |
En 1967 oni akceptis la nunan atoman difinon. La sekundo ne plu dependas de astronomiaj observoj, nek de regulaĵoj kaj
malregulaĵoj en la movado de la tero. La nunan sekundon oni povas mezuri en bone ekipita laboratorio, kiu povas troviĝi
ie ajn: sur Tero, sur Marso, aŭ apud alia stelo. Kion oni mezuras, estas la frekvenco de radiado eligita de specifa
atomo, kiam ĝi estas ekscitita laŭ specifa maniero. Eblas tre precize mezuri tion, kaj oni certas ke tiu tempo neniam
ŝanĝiĝos.
La nova difino de la sekundo ankaŭ influis la kalendaran tempon. TAI, aŭ tempo atoma internacia, estas la tempo mezurata de 260 interligitaj atomaj horloĝoj en 60 landoj. La 1-an de januaro 1958, ĝi egalis al GMT. Ekde tiam, ĝi aldonis nur atomajn sekundojn, ne rigardante la stelojn, kaj farante kvazaŭ ĉiu tago daŭrus ekzakte 86400 sekundojn.
Por fiziko, tiu fizika difino de sekundo necesas. Ekzemple por la tutmonda loktrova sistemo, kiu kalkulas vian nunan pozicion el la tempodiferencoj inter la signaloj kiujn vi ricevas de pluraj satelitoj, tiuj satelitoj devas uzi tre precizajn, atomajn horloĝojn. Sed por kalendara uzo, la tago devas resti tago, kaj la horloĝo ne tro deviu de la astronomia realo.
Tial UTC (universala tempo kunordigita), enkondukita en 1972 por anstataŭi GMT, uzas la sekundojn de la atoma tempo, sed per sistemo de supersekundoj, ĝi ĉiam estas egala al GMT plus aŭ minus maksimume 0,9 sekundoj. Supersekundoj estas aldonataj (se necese) fine de la 30-a de junio kaj de la 31-a de decembro. La supersekundo estas indikata kiel 23:59:60, kaj estas intermetita inter 23:59:59 kaj 00:00:00. De 1972 ĝis 2016, en 45 jaroj, oni aldonis 27 supersekundojn. Principe, oni ankaŭ povas ellasi sekundon, sed tio ankoraŭ ne necesis.
Jen ĉio. Mi parolis pri sekundo, tago, monato kaj jaro. Mi menciis derivitajn unojn, kiel la horo kaj la semajno. Kaj mi parolis pri kiel oni provas kombini almenaŭ kelkajn el tiuj tempounuoj en sistemo por ordigi la vivon kaj por ebligi rendevuojn kaj la konservadon de historio.
Dato en kiu tiu ĉi paĝo estis lastfoje aktualigita: 2020-02-17