Ĉu la mondo estas kontraŭ la judoj, aŭ nur kontraŭ Israelo?

La elektita popolo

Tri religiojn oni ofte nomas kune: judismo, kristanismo kaj islamo. Memkompreneble, ĉar kristanismo kaj islamo ambaŭ estas deduktitaj el la juda religio, kaj ili tute ne hontas pri tio. Ekzistas tamen okulfrapa diferenco.

Kristanoj kaj mahometanoj foje kondutas sin tre fanatike kaj nekonsileble. Tio sekvas el ilia doktrino: ekzistas nur unu dio, kaj Dio ĉiam pravas. Sed samtempe ili konsideras sin malfermaj kaj pardonemaj: kiu rekonas la veran Dion, estas membro de la popolo de Dio, kaj ne gravas kion li antaŭe faris.

Ne tiel estas ĉe la judoj. Ili volas konvinki neniun: tio tute ne havus sencon. Fremdulo ne povas aliĝi al la popolo de Dio, krom raraj esceptoj, kaj nur ekster Israelo. La Elektita Popolo esta rase difinita, ne ideologie: ne komunumo de kredantoj, sed la idaro de Abraham.

La promesita lando

Dio promesis al la judoj landon en kiu fluas lakto kaj mielo. Kaj kiu lando! Oni povus pensi ke la bona kaj ĉiopova Dio konis ankoraŭ neloĝatan insulon en la Pacifika Oceano. Ekzemple Nov-Zelandon: en tiu tempo ĝi ne jam estis malkovrita de homoj.

Sed ne: li sendis ilin al la lando de la kanaanidoj, ĥetidoj, amoridoj, perizidoj, ĥividoj kaj jebusidoj. Kaj li tute ne donacis la landon: la judoj devis mem konkeri kaj senpopoligi ĝin, kun nur la morala apogo de Dio.

Kaj tie komenciĝis la mizero. La historio de la judoj, pli ol tiu de pli pacemaj popoloj, iĝis sinsekvo de reciprokaj maljustaĵoj. Jen Dio estis je ilia flanko, kaj ili plene ĝuis sian povon. Jen Dio forlasis ilin, kaj ili dronis en memkompato pro tiom da maljusteco. Ĉiumomente la tuta mondo estis por aŭ kontraŭ ili.

Palestinio

La kanaanidoj nun nomas sin filiŝtoj (aŭ palestinoj), laŭ la nomo de popolo kiu iam konkeris la landon, sed poste kunfandiĝis kun la loka loĝantaro. Ilia lingvo estas la araba, kaj ankaŭ tiun ili transprenis de konkerintoj kiuj lasis la homojn vivi.

Ili estas subpremataj de rasista reĝimo laŭ la ekzemplo de Sud-Afriko antaŭ 1990, kiu traktas ilin kiel duaklasaj civitanoj, elpelas ilin al ĉiam malpligrandiĝantaj bantustanoj, kaj kiu al ĉiu signo de rezisto reagas per amasa buĉado.

En Sud-Afriko la blankula rasista reĝimo intertempe malaperis. La apartismaj leĝoj estas abolitaj kaj ne anstataŭigitaj de kontraŭ-blankulaj leĝoj. Ĉu tio eblus en Palestinio? Eble jes, sed tiam unue Eŭropo, Usono kaj la eks-sovetiaj ŝtatoj devos ĉesi sian militan kaj ekonomian subtenon al terorista ŝtato, kaj en siaj propraj landoj ili devos trakti la judojn kiel ordinaraj civitanoj, ne kiel israelanoj kies vera lando troviĝas aliloke.

Kaj la religio?

Ĉiu rajtas pensi kion li volas, kaj ĉiu ideo rajtas esti prononcata. Sed ekzistas ideoj kiujn oni prefere ne realigu.

Jen kiel vidis ĝin la apostolo Paŭlo, romia civitano kaj judo. Laŭ li la judoj senprobleme rajtas rifuzi porkaĵon. Paŭlo mem neniam manĝis porkaĵon. Kaj la sankta libro de la judoj, la Biblio, restos ankaŭ por Paŭlo sankta libro. Sed ekde tiam oni konsideros la judan biblion kiel la Malnova Testamento, atestaĵo de la Malnova Interligo. Ekde Jesuo Kristo, Dio kontraktis Novan Interligon, ne plu kun unu popolo, sed kun la tuta homaro.

Pliaj informoj...

 


Dato en kiu tiu ĉi paĝo estis lastfoje aktualigita: 2021-01-16