La resurekto de Jesuo

Kion ni scias pri Jesuo?

Pri Jesuo de Nazareto ni ne scias multon kun certeco. Plej multaj informoj venas el kristanaj fontoj, el tekstoj kun granda mirakla denseco.

Tamen ŝajnas probable ke iu Jesuo ekzistis, devena el Nazareto en Galileo, kiu ĉirkaŭ la 30-a jaro estis kondamnita al la surkruca morto. La unuaj kristanoj vivis tie en tiu tempo, kaj ili malfacile povis inventi tian publikan akozaĵon.

Aldone, la kvar evangelioj mencias plurajn faktojn el la tago de la krucumo kaj la sekvantaj semajnoj, kiuj estas facile kombineblaj al kredinda rakonto pri la kondamno, krucumo kaj resurekto de Jesuo.

Kondamno

Jesuo estis vaganta predikisto kaj perpreĝa sanigisto, kiu altiris grandan publikon, sed havis kelkajn malamikojn inter tradiciaj religiaj gvidantoj. Iam la sinedro, konsilo de religiaj gvidantoj, decidis elimini kin. La sinedro ne estis rajtigita verdikti mortpunon. Tiu rajto apartenis al Pontio Pilato, la romia provincestro.

La sinedro arestigis Jesuon kaj kondukis lin antaŭ Pilaton, akuzante lin pri preparo de ribelo kontraŭ la Romia imperiestro. Pilato tute ne kredis tion, kaj li ne volis intermiksiĝi en religia disputo inter judoj. Sed oni estis kunvokinta amason, kaj tiu postulis la mortpunon por Jesuo.

Pilato elpensis ruzaĵon. Jam tri krucumoj estis antaŭviditaj por tiu tago. Unu el la kondamnitoj estis Barabaso, persono pri kiu Pilato pensis ke neniu volas vidi lin libera. Tial li diris: estas pasko, kaj okaze de religia festo mi kutime liberigas kondamniton. Kiun mi liberigu: Jesuon aŭ Barabason? Sed ĉiuj kriis: Barabason libera, Jesuon sur la krucon! Pilato ne povis retiriĝi: li lasis al ili la elekton, kaj ili elektis. Jesuo kaj la du aliaj devis morti sur la kruco.

Krucumo

La krucumo estis tortura morto, kutima en la tuta romia imperio. La kondamnito estis ligita al horizontala trabo, la brakojn maksimume etentidajn. Kiam iu pendas kun sia tuta pezo de du preskaŭ horizontalaj brakoj, tio kaŭzas grandegan forton, kiu transiras de la brakoj al la brusto. La brusto ne plu povas moviĝi, spirado iĝas malebla, kaj sufoka morto estos la rezulto. Por malplirapidigi la morton oni metis malkomfortan soklon sub la piedojn de la kondamnito. Se li staris tute rekte, ne kliniĝis antaŭen kaj ne fleksis la genuojn, li povis spiri. Sana persono tiel povas stari dum horoj. Li ja devas esti gardata de soldato, por eviti ke oni povu malligi lin.

Altnivela interkonsiliĝo

Jozefo de arimateo, membro de la sinedro sed sekrete ankaŭ adepto de Jesuo, iras al Pilato, oficiale por peti la korpon de Jesuo. Li havas ankoraŭ neuzitan enrokan tombon en la ĉirkaŭaĵo, kaj tien oni povos provizore meti la kadavron de Jesuo.

Morto ka resurekto

La krucumo okazis en vendredo. Post sunsubiro estis komenconta la sabato, la tago en kiu judoj ne rajtas transporti kadavrojn. Oni neniel volis lasi kadavrojn sur la kruco dum tuta tago, tial la krucumitoj devis morti antaŭ sunsubiro.

Por plirapidigi krucuman morton oni povas rompi la krurojn de la krucumito. Sur rompitaj kruroj li ne povas stari, kaj la morto sekvos tre rapide. Estas tio, kion faris la soldatoj de Pilato: ĉe du el le krucumitoj ili rompis la krurojn. Ĉe Jesuo tio ne necesis, ĉar lau la soldatoj tiu jam estis mortinta. Li estis deprenita de la kruco, volvita en mortotukojn, kaj metita en la tombon. Du tagojn poste, la tombo estis malplena, kaj Jesuo troviĝis vivanta en Galileo.

Pilato kaj liaj soldatoj havis neniun kialon por fanfaroni pri kion ili faris tiun tagon. Ankaŭ la personoj kiuj metis Jesuon en la tombon kaj dum la sama nokto transportis lin al Galileo, neniam parolis pri tio, kiel promesite al Pilato.

Ŝajnas ke ankaŭ Jesuo faris tion kion oni atendis de li. Li montris sin nur al personoj kiujn li konis kaj al kiuj li fidis, kaj kiam li estis sufiĉe resanigita li tuj foriris el la lando. Al siaj apostoloj li petis, ke ili daŭrigu lian laboron post lia foriro.

Sed eĉ al la apostoloj li diris nenion pri tio kio estis okazinta. Kiam Tomaso ne volis kredi ke Jesuo vivas, li diris nur: rigardu min kaj miajn vundojn. Tomaso devis konsenti ke vere estas Jesuo kiu staris antaŭ li. Li daŭre kredis ke li vidis Jesuon morti sur la kruco, kaj se Jesuo tamen vivis, tio povis signifi nur unu aferon: la ĉiopova Dio revivigis Jesuon post la morto.

Tiel Jesuo de Nazareto, fama predikisto, iĝis Jesuo Kristo, emblemo de monda religio.

 


Dato en kiu tiu ĉi paĝo estis lastfoje aktualigita: 2024-03-22