Sekso kaj genro

viraĵoj, inaĵoj, sekso kaj genso

Kiu intervjuas aŭ observas grandan kvanton da viroj kaj virinoj, rimarkos ke ekzistas interesoj kaj kondutoj kiuj ĉefe troviĝas ĉe viroj, kaj aliaj kiuj cefe troviĝas ĉe virinoj. Oni povus resumi tiun observon en du listetoj: unu de viraĵoj, alia de inaĵoj. Konciza resumo de granda kvanto da observoj estas statistiko.

Multaj homoj konsideras statistikon kiel io magia, kiel absoluta normo. Ili parolas ekzemple pri "la averaĝa homo". La averaĝa homo estas homo kun averaĝa alto, averaĝa pezo, averaĝa sekso, averaĝa aĝo, averaĝa enspezo kaj averaĝa loĝloko. En la tuta mondo ekzistas neniu averaĝa homo, kaj tamen ĝuste li estas ofte konsiderata kiel normo. Tiaj estu ĉiuj, aŭ tia mi mem iĝu.

La sama okazas pri la listetoj de viraĵoj kaj inaĵoj. Tri grupoj de personoj konsideras tiujn listetojn kiel normo: tradiciistoj, transgenruloj kaj miksgenruloj.

Plej multaj homoj ne kolektas poŝtmarkojn. Plej multaj virinoj ankaŭ ne. Tradiciistoj, transgenruloj kaj miksgenruloj neniam kolektas poŝtmarkojn. Tio estas malpermesata, ĉar ĝi ne troviĝas en ilia listeto. Viroj aŭ virinoj de la statistiko ne faras tion.

Rimarko

Ne ĉio estas elekto. Sekso X (malklara aŭ miksita) ja vere ekzistas. Temas pri iom pli ol 1 % de la naskitoj, kaj ne pri memelktita genro. Ekzistas diversaj formoj, sed kune ili estas nomataj intersekso (vidu Vikipedion).

 


Dato en kiu tiu ĉi paĝo estis lastfoje aktualigita: 2025-06-08