Kelkaj fotoj kiujn mi faris de vortoj...

RAMREP

Vendejo en Tenerife

Ĉi tiu foto montras parton de elpendaĵo en Playa de las Americas, Tenerife. La (ne kompleta) vorto estas angla, sed per la montrataj literoj estas eble fari samsignifajn vortojn nederlandan, francan kaj germanan.

Sed vi, saĝulo, jam divenis. Diru la vorton en via preferata lingvo, kaj klaku sur la foton por vidi konfirmon.

B.U.D.A.

Templo en Tenerife?

Ne, ĉi tio ne estas budaista templo. Estas la T.U.D.A.

Via rolo gravas

... aŭ ĉu nur via papero?

Netradukebla surskribo sur hispanaj paperujoj.

Tu papel es importante

Vitrigita nuklea rubaĵo?

Vitro jes, dankon. (hispana vitrujo)

Vidrio sí, gracias
Ne Kadar Yaşarsan Yaşa,
        Sonunda Öleceksin. Ne Kadar Seversen Sev, Sonunda Ayrılacaksın. BALİ

Publika necesejo en Fethiye, Turkujo

Vivu kiom vi volas, fine vi mortos. Amu kiom vi volas, fine vi disiĝos. — Bali

tomboj de İsmail kaj Düriye Ünal

Maljuniĝi en Turkujo

Tomboj de İsmail Ünal (naskigita en 1329, mortinta en 1993) kaj de lia edzino Düriye (naskigita en 1332, mortinta la 4an de oktobro 2002).

Tiuj nombroj estos pli klaraj kun bona traduko: li iĝis 82-jara, ŝi 88.

Brilcenter, Leuven, Belgujo

Temas pri bril (nederlanda por okulvitroj), ne brill (angla por rombo). Kaj center ne estas uson-angla por centro, sed nov-nederlanda por vendejo.

Pri tiu foto mi havas konsciencoproblemon:

  • Dum jaroj tiu vendejo havis la saman ŝildon.
  • En februaro 2005 mi faris foton de ĝi, kaj publikigis ĝin en retpaĝo kiu estas rigardata ne pli ol dufoje en tago, kaj mi eĉ aldonis la ĉi-supran laŭdan komenton pri la decido uzi la nederlandan lingvon.
  • Sed malpli ol tri monatojn post la publikigo, la sama vendejo nomiĝas "opti-shop".

Ĉu mi nun kulpas pro la angligo de mia urbo?

Brilcenter
merikala

Ameriko-avenuo, Leuven

Ke nomo de strato je 100 m de la placo Vismarkt (fiŝbazaro), entenas la finnan vorton kala (fiŝo), tion ni atribuu al hazardo.

Sed kiu kredos tion pri merikala (marfiŝo)?

Manneken Pis, Sorrento

Ĉi tiu trinkejo nomata laŭ la belga pisuleto ne troviĝas en Bruselo aŭ Geraardsbergen, sed en la Via Fuoro 6, Sorrento, Italujo.

Ĝi estas fondita de avino de la nuna proprietulo, kiu en 1930 translokiĝis tien el Ottignies. Ankaŭ li parolas france kaj nederlande, kaj krom belga biero kaj itala pico li surtabligas "mitulojn kun terpomfritoj".

Manneken Pis Pub Tavern
Interdit de fumer - Gelieve niet te roken; dank u

Dulingva malpermeso fumi, Belgujo

Ne ĉiun oni povas alparoli samtone. En necesejo en Bruselo mi vidis jenon:

  • fr: Malpermeso fumi en la necesejo.
  • nl: Bonvolu ne fumi en la necesejo ni petas. Dankon.
Vietato fumare - Un grazie a chi non fuma

Trilingva malpermeso fumi, Italujo

Malsamaj lingvoj ne ĉiam havas malsaman nomon. En Italujo oni tradukas ĉi tiel:

  • it-1: Malpermeso fumi.
  • it-2: Dankon al kiu ne fumas.
  • it-3 (malgrandaj literoj): La grando de la monpunoj.

Enloĝata loĝejo, Amsterdamo 1987

Eble ĉi tie iam pendis ŝildo "Onbewoonbaar verklaarde woning" (loĝejo deklarita neenloĝebla). Urbestro povas decidi tion kiam la loĝejo estas tro malsaniga, aŭ tro danĝera por siaj enloĝantoj.

Nun la loĝejo estas "klarigeble enloĝata". Bezono leĝon ne obeas?

Verklaarbaar bewoonde woning
Trafiktabuloj kovras la nomon de strato, kiu finiĝas per genstraat

Genostrato, Leuven 2018

Geno (nederlande gen) estas en biologia heredo, kio estas vorto en lingvo: signifa ero.

Aŭ ĉu mi pretervidis ion?

Nova situacio: temas pri malsanuloj-strato

Kelkajn monatojn poste, la stratnomo iĝis pli longa.

Mi ankaŭ - Viando ankaŭ (2019)

Laŭmoda slogano, reuzata de viandovendistoj.

#meatToo
Ceci n'est pas une porte Deur en bel aan de zijkant

Ĉu pomo eble, aŭ pipo?

Unuavide la antaŭa pordo de domo, ie en Loveno.

La suskribo diras en du lingvoj "Ĉi tio ne estas pordo", kaj "Turnu maldekstren". En la loko de sonorilbutono ni legas en tria lingvo "Pordo kaj sonorilo en la flanka muro".


Kaj tiujn fotojn faris aliaj

Vojmontrilo por iniciitoj: Secret nuclear bunker -->
Vojmontrilo tradukita: Omleiding --> - Déviation <--
Hlatu: SOTP
Luprenantoj kaj aliaj rubaĵoj: Restmüll - Mieter
Suba trairejo por piedirantoj: Yaya Altgeçidi
Restoracio Tradukproblemo: 餐厅 Translate server
      error

 


Dato en kiu tiu ĉi paĝo estis lastfoje aktualigita 2024-03-18