Pentraĵoj de bildrakontofiguroj en Bruselo

Brusela kvinangulo

La Smurfoj: loko La Smurfoj: supervido La Smurfoj: pavimisto La Smurfoj: sfero de la Atomiumo La Smurfoj: vafloj La Smurfoj: Brusela Plaĝo La Smurfoj: Pisuleto
Horizontala smurfomuro estas smurfplafono. Super la trairejo por piedirantoj sub la hotelo en Europakruispunt 3 ni smurfas la Smurfojn de Peyo.
La Skorpio
De Schorpioen / Le Scorpion (Marini kaj Desberg) en la Treurenberg 14 (malantaŭ la preĝejo Sankta Goedele).
Gastono Lafuŝo
Ne murpentraĵo, sed tamen kolora: la statuo de Gastono Lafuŝo en la Pachecolaan, ĉe la ŝtuparo kiu kondukas al la Zandstraat. Provizore (?) forprenita en 2019.
Scenoj el La krokodiloj
Ĉe la angulo de Kanonstraat kaj Koolstraat troviĝas kelkaj scenoj el Les crocodiles (la krokodiloj) de Juliette Boutant kaj Thomas Mathieu.
La Bovino (1) La Bovino (2) La Bovino (1) tramo La Bovino (2) rulŝuoj
Ne ekstera, sed tamen murpentraĵo en publika loko: Kobe de koe / La vache (La bovino) de Johan De Moor, en la enirejo de la hotelo "Sleep Well", Dambordstraat 23.
Sjaak / Poje
(malaperinta) Sjaak / Poje de Carpentier kaj Cauvin, super nokta vendejo ĉe la angulo de Schildknaapstraat kaj Predikherenstraat. Ĝi longtempe postrestis de serio de pentraĵoj kiu iam plibeligis restoracion.
Gastono Lafuŝo Gastono Lafuŝo Gastono Lafuŝo Gastono Lafuŝo
En la Schildknaapstraat 9, inter Greepstraat kaj Kleerkopersstraat, ni trovas Gastonon Lafuŝo (de Franquin), kiu ĵus ŝajnas havi etan problemon kun granda ludbobeno.
Nero kaj kunuloj Nero kaj Tuizentfloot Adhemar, filo de Nero Piet Fluwijn kaj Bolleke

Nero / Néron kaj kunuloj, Sint-Goriksplein 20.

En la fono ni vidas ankaŭ Piet Fluwijn kaj Bolleke, el alia serio de Marc Sleen.

La Anĝelo: la tuta muro La Anĝelo Dieu est-il mort? Ecce angelo
De engel / l'Ange de Sambre (La Anĝelo) de Yslaire en la Kartuizersstraat 21, inter Van Arteveldestraat kaj Oude Graanmarkt. La vortoj sube, nokte lumigitaj, estas parto de la pentraĵo.
La lernanto Dokus / Ducobu Dokus / Ducobu kaj Leonie / Léonie
La lernanto Dokus, de leerling / L'élève Ducobu de Godri kaj Zidrou plibeligas la muron de lernejo en la Zespenningenstraat 25.
Rik Ringers / Ric Hochet Rik Ringers / Ric Hochet kurioza pri Rik Ringers
Rik Ringers / Ric Hochet (de Tibet kaj A.P.Duchâteau), surgrimpas tiun muron en la Bijstandsstraat 9.
Victor Sackville Victor Sackville
Victor Sackville (nl) / Victor Sackville (fr) (de Gabrielle Borile, François Rivière kaj Francis Carin) en la Kolenmarkt 60, apud la kruciĝo kun Lombardstraat.
Muro de Ragebol / Brousaille Ragebol kaj amikino Ragebol: fono
Ragebol / Brousaille kaj lia amikino Catherine (el la serio de Bom kaj Frank), preskaŭ samloke en la Kolenmarkt 39, apud la kruciĝo kun Plattesteen.
Konrad & Paul
Konrad kaj Paul, kaj aliaj, el la bildstrioj de Ralf König, en la komenco de la Lollepotstraat, se eniri la straton el Kolenmarkt.
La trairejo: tuto Vera kaj pentrita trairejoj La trairejo: personoj sube
"La Trairejo", laŭ la serio "Malhelaj urboj" de François Schuiten, en la Kolenmarkt, inter Zuidstraat kaj Steenstraat 17, fronte al la policejo.
Tinĉjo, Miluo, kapitano Hadoko Tinĉjo, Miluo, kapitano Hadoko
Tinĉjo, Miluo kaj kapitano Hadoko (Hergé) en la Stoofstraat 37, inter Eikstraat (Manneke Pis) kaj Lombardstraat.
Roze Bottel / Olivier Rameau Roze Bottel: artfajraĵo Roze Bottel kaj Duifje Vleugelslag / Colombe Tiredaile Roze Bottel / Olivier Rameau
Roze Bottel / Olivier Rameau de Dany aj Greg apud vendejo de artfajraĵo en la Eikstraat 9, ĉe Manneke Pis.
Kinky & Cosy, Bogaardenstraat Kinky & Cosy
(nl) Kinky & Cosy / (fr) Kinky & Cosy de Nix, en la Bogaardenstraat 19, angulo kun la Gootstraat.
Sinjoro Johano: la tuto Sinjoro Johano
Mijnheer Johan / Monsieur Jean (sinjoro Johano) de Dupuy kaj Berbérian en la Bogaardenstraat 28, angulo kun la Zuidstraat.
Yoko Tsuno, strato Nieuwland Yoko Tsuno
(nl) Yoko Tsuno / (fr) Yoko Tsuno de Roger Leloup, sur la flanka muro de Nieuwland 25, inter Jagersstraat kaj Philippe de Champagnestraat.
XIII: la tuto XIII
(nl) XIII / (fr) XIII de William Vance kaj Jean Van Hamme en la Philippe de Champagnestraat 33, inter Nieuwland kaj Priemstraat.
La Juna Alberto La Juna Alberto ĉe la haltejo
De jonge Albert / Le jeune Albert de Yves Chaland atendas la tramon en la Cellebroersstraat 49.
Quick kaj Flupke
Kwik en Flupke / Quick et Flupke de Hergé, nova pentraĵo en la Ons-Heerstraat 19, ĉe la angulo kun la Blaesstraat.
La flava signo
Blake en Mortimer de Edgar P. Jacobs, nun en la Tempelstraat 6.
F. Fortul
Steven Sterk / Benoît Brisefer (F. Fortul, de Peyo), sur flanka fasado de la domo en Hoogstraat 119 inter Rodepoort kaj Spiegelstraat.
Ĉielo!, apud Justicopalaco Ĉielo! Ĉielo!: la diablo
Oh! Lieve Hemel / Passe-moi l'ciel (Ĉielo!, de Stuf kaj Janry), Miniemenstraat 91, inter Zwaardstraat kaj Rodepoort.
bildrakontomuro Spiru Spiru, Kwabbernoot / Fantasio Spip
Robbedoes / Spirou (Spiru), de Franquin, Yoann kaj aliaj, en la Onze-Lieve-Vrouw van Gratiestraat 3, apud la lifto al la Justicopalaco.
Quick kaj Flupke
Kwik en Flupke / Quick et Flupke de Hergé, ĝis 2015 ĉe la angulo de Hoogstraat kaj Kapucijnenstraat.
Leonardo Leonardo
Iom plue en la sama strato, Kapucijnenstraat 23a, Leonardo / Léonard (de Turk kaj De Groot) pentras la palacon de justico.
Blondulo kaj Ciro: la tuto Blondulo kaj Ciro Blondulo kaj Ciro
Blondie en Blinkie / Blondin et Cirage (Blondulo kaj Ciro, de Jijé), Kapucijnenstraat 15.
Govert Suurbier / Odilon Verjus Govert Suurbier / Odilon Verjus Govert Suurbier / Odilon Verjus
Govert Suurbier / Odilon Verjus de Laurent Verron kaj Yannick le Pennetier, Kapucijnenstraat 13, inter Huidevettersstraat kaj Blaesstraat.
Bollie kaj Billie: la tuto Bollie kaj Billie
Bollie en Billie / Boule et Bill de Jean Roba, Reebokstraat 15.
Jojo: la tuto Jojo: supre Jojo: sube
Jojo (nl) / Jojo (fr) (André Geerts) en la Pieremansstraat 43 (inter Pluimstraat kaj Blaesstraat).
La Kastoropatrolo La Kastoropatrolo: ŝtupetaro La Kastoropatrolo: pentras muron La Kastoropatrolo: skuas ŝtupetaron
La Kastoropatrolo, de Charlier kaj Mitacq en la Pieremansstraat 47, inter Blaesstraat kaj Menslievendheidsstraat.
La Kato konstruas muron kaj sin mem
La Kato (De Kat / Le Chat) de Philippe Geluck, en la Zuidlaan 87, inter Nieuwland kaj Huidevettersstraat.
Tunelo "La malgranda Gilet" Leciono pri la senco de la vivo Manifestacio
La malgranda Gilet, de Aurélie William Levaux, sub la fervojo en la Frédéric Bassestraat.
Tunelo "La Lakta Vojo" Stelaroj
La Lakta Vojo, de Mathilde Van Gheluwe, sub la fervojo en la Sallaertstraat.
Komplezemaj prapatroj
La komplezemaj prapatroj, de Fabienne Loodts, sub la fervojo en la Fonteinstraat.
Thorgal ĉe Anneessensplein Thorgal kaj Aaricia
Thorgal kaj lia edzino Aaricia (de Jean Van Hamme kaj Grzegorz Rosinski), ĉe la angulo de Kazernestraat kaj Anneessensplein.
Froud kaj Stouf
Ĉe la angulo de la Philippe de Champagnestraat kun la Maurice Lemonnierlaan, Jannin kaj Liberski plibeligis muron per scenoj el Froud et Stouf.
Isabel kaj Calendula en truo de muro Isabel kaj Calendula
(malaperinta) Isabel / Isabelle kaj la sorĉistino Calendula (desegnoj de Will) en la Loofstraat 13, ĉe Anneessensplein.
Vide el la strato: sportejo Romia gardisto La Gaŭloj sturmas la fortikaĵon Snufiks, Moŝtiks, Obeliks, Asteriks
Asteriks kaj samvilaĝanoj (Goscinny kaj Uderzo) kuratakas la fortikaĵon de la romianoj en la Washuisstraat 33.
Lucky Luke Lucky Luke kaj Rataplan La Daltonoj Jolly Jumper, Atomiumo
Lucky Luke (Morris) en la Washuisstraat, ĉe la angulo kun la 't Kintstraat.
Zidrou herooj de Zidrou
En la Slachthuisstraat 24 la scenaristo Zidrou (nl) / Zidrou (fr) (Benoît Drousie) pripensas novajn avonturojn por kelkaj siaj karuloj: Marsupilamio, Vlooienbaal / Sac à Puces, Will, Leonardo / Léonard, De Boss / Le Boss, Kale Kop / Boule à Zéro, Dokus / Dukobu, Clifton (nl) / Clifton (fr), Chlorophyl / Chlorophylle kaj Tamara (nl) / Tamara (fr).
Caroline Baldwin: la tuta muro Caroline Baldwin: detalo Caroline Baldwin: detalo
Scenoj el la vivo de Caroline Baldwin (nl) / Caroline Baldwin (fr) (André Taymans) en la Ninoofseplein 10.
Revoj de Nik
De dromen van Nick / Les rêves de Nic (La revoj de Nik, de Hermann kaj Morphée) ĉe la angulo de Fabrieksstraat kaj Zennestraat.
Cori la Maristlernanto Cori la Maristlernanto
Cori de scheepsjongen / Cori le Moussaillon (Cori la Maristlernanto) de Bob de Moor, en la Fabrieksstraat 21, apud la Zennestraat.
Florĝardeno: la tuta muro Florĝardeno: detalo
La florĝardeno, pejzaĝo en la stilo de bildrakontoj de Brecht Evens ĉe la angulo de Grootsermentstraat kaj Wagenstraat.
Blake kaj Mortimer
Blake kaj Mortimer de Edgar P. Jacobs, iam en la Hopstraat, videblaj ekde Papenvest.
Dommel / Cubitus Manneke Pis
Dommel / Cubitus (Dupa) senlaborigas Manneke Pis en la Vlaamsesteenweg, ĉe la angulo kun Varkensmarkt.
Billy the Cat
(nl) Billy the Cat / (fr) Billy the Cat (Desberg kaj Colman) en la Oppemstraat 24, inter Vlaamsesteenweg kaj Locquengienstraat.
F.C. De Kampioenen
Ĉiuj personoj de la televida serio F.C. De Kampioenen (Futbala Klubo La Ĉampionoj) kaj de la samnomaj bildrakontoj de desegnisto Hec Leemans, ĝis komence de 2017 sur la muro de la Vaartstraat 27, ĉe la angulo kun la Lakensestraat.
Cisko kaj Vinjo
Cisko kaj Vinjo, kun Ŝanulinjo, Ĵerom, Lambik, kaj onjo Sidonia (de Willy Vandersteen) sur la Brusela Bubo en la Lakensestraat, ĉe la angulo kun Vaartstraat.
Hommes-Loups: la strato Lupo portas ŝafon
En la Sint-Jan Nepomucenusstraat 15 ni vidas unu el la Hommes-Loups (lup-homoj) el la samnoma bildromano de Dominique Goblet.

Laken (Laeken)

Corto Maltese sur 4 muroj Corto Maltese: bang bang Corto Maltese Corto Maltese
Corto Maltese, la maristo de Hugo Pratt, plenigas ne malpli ol 4 murojn ĉe la Akenkaai.
Titeuf Titeuf Titeuf Titeuf
Ĉe la fino de la Emile Bockstaellaan (venante de Jubelfeestlaan) Titeuf (nl) / Titeuf (fr) de Zep surgrimpas la Atomiumon.
parĉiso: superrigardo parĉiso: ponto parĉiso: ludo
Ĉi tiu desegno de Peter Willems en la Verhoevenstraat 2 (fakte en la Emile Bockstaellaan) elvokas rakonton pri kvartalo kie oni ŝatas ludi parĉison.
Jommeke
Jommeke / Gil et Jo de Jef Nys, plibeligas la angulon de Lokvogelstraat kaj Meyers-Hennaustraat.
La kabano: superrigardo Kabano en arbo Ĝardeno sub la kabano
En la Kerkveldstraat 4 ni vidas "La kabanon", sceno desegnita de Léonie Bischoff: 7 virinoj konstruas kabanon en arbo.
Tiny/Martine: la muro Tiny/Martine kaj Poeffie/Patapouf Tiny/Martine - fenestroj
Tiny / Martine kaj ŝia hundeto Poeffie / Patapouf (Gilbert Delahaye) en la Koninginnelaan 325 en Laken, ĉe la fervoja ponto. La origine senfenestra muro nun havas fenestrojn, sed tio ne tro difektis la desegnaĵon.
Mezzo, fone: Tiny/Martine Mezzo: liberigo de la jetio
La muro de desegnisto Mezzo (nl) / Mezzo (fr) en la Hubert Stiernetstraat 23. La temo, la liberigo de la jetio, celas esti respektoatesto al Hergé (Tinĉjo en Tibeto).
Lincoln: la muro Lincoln Lincoln: spektantoj Lincoln: diabloj Lincoln: anĝeloj
Lincoln / Lincoln, de la bildrakontoj de Olivier Jouvray, en la Grotstraat, ĉe la angulo kun la "Paleizenstraat over de Bruggen".
Atak: superrigardo pingvenoj sidas en arbo strigo
De omgekeerde wereld / Un monde à l'envers / Verrückte Welt (Renversita mondo) de ATAK, en la Emile Bockstaellaan 109A, fakte sur flanka muro en la Leopold I-straat.
Posttagmeze sur la Bockstaelplaco
Posttagmeze sur la Bockstaelplaco, desegno de Elodie Shanta, en la Laneaustraat 1, tuj apud la nomata placo.
Nataŝa
En la Thijs Vanhamstraat 76 (ĉe la fervojo) Natasja / Natacha (Nataŝa) de François Walthéry ĵus forlasis la aviadilon.
Guus Slim / Gil Jourdan Guus Slim / Gil Jourdan
Ĉe la angulo de Leopold I-straat kaj Jan Bollenstraat veturas la detektivo Guus Slim / Gil Jourdan de Maurice Tilleux.
vendeja strato en Laken (Laeken)
En la Emile Bockstaellaan 304, (nl) Emilie Plateau / (fr) Emilie Plateau plibeligis la enirejon de apartementaro Vandergoten per samnoma surstrata sceno.
Muro solastalgio Persono kun bukedo
La desegno de Eva Roussel en la Victor Mabillestraat 2 estas titolita "Solastalgio". Jen nova vorto kiu esprimas samtempe nostalgion kaj esperon rilate al pasintaj kaj estontaj ekologiaj ŝanĝiĝoj.
Tamara
En la Terplaststraat 26, ni vidas Tamara (nl) / Tamara (fr) de Christian Darasse kaj Zidrou.
Marsupilami
Malgranda muro en la Houba de Strooperlaan 141 (ĉe la angulo kun Heizelstraat) montras la Marsupilamikon de Franquin.
Karuselo kaj eta Spiru' Eta Spiru' ĉe la karuselo Eta Spiru'
La Eta Spiru', de Tome kaj Janry, ĝis komence de 2017 ĉe la karuselo de Bruparck, Eeuwfeestlaan 20, inter Atomium kaj Eeuwfeestpaleis (= Palaco de la Centjariĝo).
Eniro usona teatro Fanny kun hulahupo Konstantinopel kun magnetofono Kiekeboe kun televida kamerao ruiniĝo
Kiekeboe (nl) kaj Fanny (fr) de Merho, ĉe la eniro de la usona teatro (usona pavilono de la monda ekspozicio de 1958), Dikke Lindelaan 2, montras kiel ilia aŭtoro Merho spertis tiun ekspozicion Expo 58. Malfeliĉe, la muro nun estas ruiniĝanta.

Neder-over-Heembeek

Arbo Arbo Sub la arbo
En la Lombardsijdestraat 150; Maurane Mazars faris desegnon en la formo de arbo, inspirita de la kvartalo kaj ties enloĝantoj.
Preĝejo de Sankta Nikolao, apud bildrakontomuro Bildrakontomuro Tagoj de Sablo
Ĉe la Sint-Nikolaasplein 14 ni trovas desegnon de Aimée de Jongh, inspiritan de ŝia bildrakonto "Dagen van Zand / Jours de Sable (Tagoj de Sablo)".
Cerise Cerise, vulpo
En la Driegatenstraat 4, la muro de lernejo estas ornamita per ilustraĵo el la serio Het dagboek van Cerise (nl) / Le carnet de Cerise (fr) (taglibro de Cerise) de Aurélie Neyret.

Haren

Yasmina: superrigardo Yasmina kuiras
Yasmina (nl) / Yasmina (fr) de Wauter Mannaert, en la Verdunstraat 560.
Stoppeltje / Petit poilu: maldekstra parto Stoppeltje / Petit poilu: dekstra parto
Stoppeltje / Petit poilu de Céline Fraipont kaj Pierre Bailly, en la Parochiestraat 34.

 

Kelkaj ligoj:

 


Dato en kiu tiu ĉi paĝo estis lastfoje aktualigita: 2024-03-09