Statuoj de bildrakontofiguroj en Middelkerke

Tiuj bildrakontostatuoj staras sur la mardigo en Middelkerke. Ni rigardos ilin promenante de la orienta al la okcidenta flanko.

Urbanus Urbanus kaj Nabuko Donosor Nabuko Donosor Amedee

Ĉe la Arthur de Greefplein ni trovas la bildrakontan version (de Willy Linthout) de la vere ekzistanta komikulo Urbanus kun la duparta hundo Nabuko Donosor kaj la muŝo Amedee.

Alia statuo de Urbanus troviĝas en Tollembeek.
Cisko kaj Vinjo Cisko, Vinjo kaj Ŝanulinjo Ŝanulinjo
Ĉe la Paul de Smet de Naeyerstraat troviĝas Cisko kaj Vinjo (Studio Vandersteen).
Kiekeboe
La kontraŭvola detektivo Marcel Kiekeboe (Merho) ĉe la Jean Van Hinsberghstraat.
Jommeke Jommeke kaj Flip Jommeke
En la placo Epernayplein, kie anttaŭe estis la kazino, staras Jommeke (Jef Nys) kun la papago Flip.
Nero Nero
Ankaŭ en la Epernayplein: la profesia ĵurnalaperaĵo Nero (Marc Sleen).
mimo Lucky Luke sola Joe Dalton Lucky Luke kaj Joe Dalton Lucky Luke, Rataplan, Joe Dalton
Ĉe la angulo de la J. Van De Heuvelstraat ni serĉas la statuon kiu malaperas pli rapide ol ĝia soklo. Se la loko ne estas okupata de nearmita mimo, tiam Lucky Luke (de Morris) povus stari ĉi tie, sola aŭ kun Joe Dalton, aŭ eble eĉ kun Rataplan.
Teĥniksmurfo smurfas statuon por la smurfino Teĥniksmurfo Smurfino Teĥniksmurfo
Ĉe la Alexandre Ponchonstraat la Smurfoj (Peyo) mem faras statuon por la plej malofta ekzemplero de sia specio.
Robbedoes / Spirou Spip Robbedoes / Spirou
Robbedoes / Spirou (Franquin) kaj la sciuro Spip, ĉe la Prosper Pouletstraat.
Lambik en barelo Lambik Lambik
Lambik, kiel li unuafoje aperis al Cisko kaj Vinjo en la rakonto De sprietatoom - Le rayon magique, ĉe la Albertstraat.
Annemieke kaj Rozemieke Annemieke kaj Rozemieke: kapoj Annemieke kaj Rozemieke: kruroj
Annemieke kaj Rozemieke, la amikinoj de Jommeke, ĉe la Sint Theresiastraat (Annemieke estas tiu kun la mallonga torso, Rozemieke tiu kun la longaj kruroj).
Fanny Fanny: dorso Fanny: vizaĝo
Fanny, filino de Kiekeboe, sidas ĉe la Johannastraat.
Cédric legas
Cédric (Raoul Cauvin), ĉe la Vlaanderenstraat.
Marsupilamio Marsupilamio
La marsupilamio, fama besto kun longa maldika vosto (Franquin), sidas sur branĉo ĉe la Paul Houyouxstraat.
La Ruĝa Kavaliro
La Ruĝa Kavaliro (De Rode Ridder / Le Chevalier Rouge / Der Rote Ritter) (La Ruĝa Kavaliro, de Studio Vandersteen), pretas por batalo ĉe la Ravelingenstraat.
Policisto 212
Agent 212 / L'agent 212 (Policisto 212, de Kox kaj Cauvin) gardas antaŭ loĝejo Miami Beach (Zeedijk 259).
Nataŝa Nataŝa Nataŝa
Natasja / Natacha / Natascha (François Walthéry kaj Gos) alvenas ĉe loĝejo Sunbeach (Zeedijk 269).
Ĵerom Ĵerom muskolfasko
Ĵerom (el Cisko kaj Vinjo, de Studio Vandersteen) montras siajn muskolojn ĉe la Kwintestraat.

 

Ligo:

 


Dato en kiu tiu ĉi paĝo estis lastfoje aktualigita 2024-02-18