Ambaŭ terminoj havas tradician signifon por juristoj, sed se temas pri lingvaj rajtoj en Belgio, oni plej ofte komprenas ilin laŭvorte.
Du grandaj lingvokomunumoj kunvivas en Belgio. Ambaŭ volas prezervi por si kelkajn rajtojn.
Tiuj du rajtoj ne vere akordas, se temas pri pli ol unu lingvo. Cetere, neniu en Belgio revas pri la eblo trudi sian lingvon en Ĉinio. Lingvaj rajtoj estas ligitaj al teritorio. Rajtoj de homoj estas limigitaj de rajto de la tero.
La plimulto de la nederlandlingvuloj akceptas la rajton de la tero kiun trudis al ili la leĝoj de 1963. Kiel civitanoj, ilia teritorio limiĝas al Flandrio kaj Bruselo, kiel funkciuloj ĝi estas Flandrio sen Bruselo.
La franclingvuloj estas pli dividitaj. Iuj kontraŭstaras al ĉiu rajto de la tero kiu dividus la landon: ilia teritorio estas tuta Belgio.
Aliaj akceptus provizoran rajton de la tero. Tiel longe kiel municipo restas enloĝata de nederlandlingva plimulto, ili kontentiĝas kun egalaj rajtoj: la funkciuloj ne nur devas kompreni kaj paroli la francan, sed ankaŭ la nederlandan. Estas nur ekde nenederlandlingva (franclingva aŭ mikskonsista) plimulto ke ili subtenas la rajton de la funkciuloj kompreni nur la francan.
Ankoraŭ aliaj ŝatas la vivon en sia unulingva Valonio, kaj volonte akceptas ke ankaŭ Flandrio restu unulingva, kondiĉe ke je la federacia nivelo ekzistu garantioj por la malplimultoj franclingva kaj germanlingva, kaj precipe ke la plimulto ne povu memdecide ŝanĝi la lingvan limon. Fakte, ili ne komprenas tiun esprimon "rajto de la tero". Kio gravas por ili, estas la rajto de homoj al protektata tero.
Dato en kiu tiu ĉi paĝo estis lastfoje aktualigita: 2024-02-22