Plej mallonga vojo laŭ ĉiuj bildrakontomuroj

Por kalkuli la plej mallongan vojon laŭ ĉiuj bildrakontomuroj de Bruselo, mi ellaboris programon kiu estas ĝenerale uzebla por kalkuli tian vojon laŭ ĉiuj klientoj de migra komizo, aŭ laŭ ĉiuj vidindaĵoj de urbo aŭ lando. Komenca kaj fina punktoj devas esti fiksitaj, kaj povas eventuale koincidi.

La programo kalkulas per enigitaj (realaj) distancoj, sed tamen ne bezonas kompletan distancotabelon. Por komenciĝi, la programo bezonas nur la geografiajn koordinatojn de ĉiu punkto: ĝi tiam kalkulas per rektliniaj distancoj, kaj diras unu post la alia kiujn distancojn ĝi bezonas. Ĉiufoje tio estas distanco inter du sinsekvaj punktoj de la provizore plej mallonga vojo. Enigita distanco ne rajtas esti malpli longa ol la respektiva rektlinia distanco: tio garantias ke neniu vojo povas malplilongiĝi pro la enigo de unu el ĝiaj distancoj.

La kalkulo mem estas darvinista. Ĝi sekvas la evoluon de populacio de vojoj, kies plej mallongaj individuoj havas la plej grandan probablon pluvivi. Tiel ĝi sufiĉe rapide trovas vojon kiu probable, sed ne garantiite, estas la kiom eble plej mallonga.

Kvankam tio ne estas ĝisfunde testita, la programo devus ankaŭ funkcii ĉe nesimetriaj distancoj (unudirektaj stratoj).

La programo (en javaskripto, kiu ankaŭ entenas la donitaĵojn) estas ekfunkciigata de jenaj paĝoj:

 


Dato en kiu tiu ĉi paĝo estis lastfoje aktualigita: 2021-09-08